Waltensburg/Vuorz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Speschas)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Waltensburg-Vuorz (stacidomo).
Waltensburg/Vuorz
Blazono de Waltensburg/Vuorz
Waltensburg/Vuorz
vilaĝo • former municipality of Switzerland • statistika regiono • kvartalo
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ruis
Koordinatoj  46° 46′ 41″ N 9° 6′ 58″ O / 46.77806 °N, 9.11611 °O / 46.77806; 9.11611 (mapo)Koordinatoj: 46° 46′ 41″ N 9° 6′ 58″ O / 46.77806 °N, 9.11611 °O / 46.77806; 9.11611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 374
Areo 32,31 km²
Alteco 1003 m super marnivelo
Poŝtkodo 7158
Komunumkodo 3616
Mapo de Waltensburg/Vuorz

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Waltensburg/Vuorz (la duobla nomo konsistas el la germanlingva formo Waltensburg kaj la romanclingva Vuorz) estas komunumo de la komunumaro Ruis kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 374 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Waltensburg/Vuorz situas en la valo de la Antaŭa Rejno. La vilaĝo Waltensburg/Vuorz situas sur teraso proksimume 250 m super la valogrundo norde de la rivero. Sude de la rivero situas la komunumoparto Station Waltensburg/Wuorz, kie troviĝas la stacidomo de Retia Fervojo. Al la komunumo krome apartenas ĉe la kantona ĉefvojo la setlejoj Run Dadens, Fueina da Spral kaj Run Dado, orietne de la kernvilaĝo Tavellas, sudokcidente de la vilaĝo Nustein, Darleun kaj Scuein, supre de la vilaĝo okcidente Speschas, Spinatsch, Cuolms da Vuorz kaj Prau Grond, ĉe la vojo al Andiast Curtginet, krome pli sude Cupadials, Magagls kaj Resgia, kaj diversaj alpopaŝtejoj. En nordokcidento la komunumo etendiĝas ĝis supren al la kresto de la Glarusaj Alpoj. La plej altaj montoj estas kun 3107 m s.m. Ruchi kaj kun 3089 m s.m. Muttenstock. Inter Ruchi kaj Muttenstock naskiĝas la Gavirolas-Glaĉero. Sur la teritorio de la komunumo situas la ruino de la kvar burgoj Jörgenberg, Grünenfels (en la romanĉa lingvo Chischlatsch), Kropfenstein kaj Vogelberg (en la romanĉa lingvo Cafoghel).

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Waltensburg/Vuorz limas en nordo al Glaruso Sudo (GL), en oriento al Andiast, en sudoriento al Rueun, en sudo al Obersaxen, kaj en okcidento al Breil/Brigels.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas ĉe la norda bordo de la Antaŭa Rejno la kantona ĉefvojo n-ro 19 de Ilanz tra Disentis al Oberalppasejo kaj sude de la rivero la paralela fervojlinio de Retia Fervojo. De la stacidomo kondukas vojo trans ponto supren al la vilaĝo kaj pluen al Andiast.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Waltensburg/Vuorz datiĝas el la jaro 765 kiel Vorce. Dum mezepoko Waltensburg/Vuorz estis la centro de la Senjorujo Jörgenberg, al kiu apartenis ankaŭ Rueun, Siat, Pigniu, Andiast kaj Schlans. En la jaro 1734 la tribunalkomunumo sin liberaĉetis de la lastaj feŭdaj privilegioj de la Senjorujo Jörgenberg. [1]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Fonto: Martin Bundi: Waltensburg/Vuorz en Historia Leksikono de Svislando (2006-07-20)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]