Sevsuĉuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Sphyrapicus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Sevsuĉuloj
Buntvizaĝa sevsuĉulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Sphyrapicus
Baird, 1858
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Sevsuĉuloj estas birdoj kiuj formas la genron Sphyrapicus ene de la familio de pegedoj. Ĉiuj troviĝas en Nordameriko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Truoj traboritaj de Ruĝnuka sevsuĉulo en Platanus wrightii en Arizono, Usono

Kiel ilia nomo implicas, Sevsuĉuloj manĝas ĉefe la sevon de la arboj, movante inter diferencaj specioj de arboj kaj arbustoj laŭ sezona neceso. Ankaŭ insektoj, ĉefe tiuj allogitaj al la dolĉa sevo eliranta tra la sevotruoj, estas ofte kaptitaj kaj manĝitaj de la idoj dum la reprodukta sezono. La plej facile rekoneblaj sevotruoj troviĝas en betuloj dum la reprodukta sezono.

La membroj de tiu genro estas sveltaj birdoj kun fortaj vostoj kaj relative longaj flugiloj. Ties tipa bildo dumfluge estas ondeca, alternante inter rapidaj flugilfrapoj kaj mallongaj faletoj kun la flugiloj gluitaj al la korpo.

Ĉar Sevsuĉuloj atakas vivantajn arbojn, ili estas ofte konsiderataj plagospecio. Vidu en la angla: TATE, J. 1973. Methods and annual sequence of foraging by the sapsucker. Auk 90:840-856.

Specioj kutime agnoskitaj inkludas la jenajn[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]