Spišské Podhradie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spišské Podhradie
hungare: Szepesváralja, germane: Kirchdrauf
urbo
Spišské Podhradie kaj burgo
Oficiala nomo: Spišské Podhradie
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Levoča
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Montaro Levočské vrchy
Najbaras kun Studenec
Memorindaĵoj Spiŝa burgo, Spiŝa Kapitulo
Riveroj Vavrincov potok, Margecianka
Situo Spišské Podhradie
 - alteco 430 m s. m.
 - koordinatoj 48° 59′ 56″ N 20° 45′ 11″ O / 48.99889 °N, 20.75306 °O / 48.99889; 20.75306 (mapo)
Areo 24,940 km² (2 494 ha)
Loĝantaro 3 826 (2006)
Denseco 153,41 loĝ./km²
Orogenenezo
montariĝo
Branisko
Unua skribmencio 1249
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 053 XX
Telefona antaŭkodo +421-53
Aŭtokodoj LE
NUTS 543578
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Situo en Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Spišské Podhradie
Retpaĝo: www.spisskepodhradie.sk
Portalo pri Slovakio

Spišské Podhradie, hungare Szepesváralja, germane Kirchdrauf, pole Podgrozdie estas urbo en Slovakio. La nomo signifas sub Spiša Subburgejo.

Vido el Spiŝa burgo

Historio[redakti | redakti fonton]

Burgo[redakti | redakti fonton]

La burgo konstruiĝis en 1113 jam antaŭ la tatara invado, kiu detruiĝis. La nun videbla fortikaĵo konstruiĝis en la 13-a j.c., kiu en la mezepoko estis departementejo. Karolo la 1-a okupis ĝin de Venceslao en 1304, sed en 1307 la ĉeĥoj, poste la husanoj en 1443 okupis ĝin. Ekde 1462 la fortikaĵo apartenis al familio Szapolyai (sapojai), ekde 1528 al Habsburgoj. Dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la fortikaĵo ofte ŝanĝis posedanton. En 1780 la forlasita fortikaĵo pro fulmo forbruliĝis.

La urbo[redakti | redakti fonton]

Sub la burgo reĝo Géza la 2-a setligis saksojn jam antaŭ la tataroj, sed poste alvenis ankaŭ saksoj. La komunumo urbiĝis en. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):

Duránd Felka Gnézda Igló
Leibic Ólubló Mateóc Ménhárd
Nagyőr Podolin Poprád Ruszkin
Szepesbéla Szepesolaszi Szepesszombat Szepesváralja
Tvarožná Veľká Hniezdne Spišská Nová Ves
Ľubica Stará Ľubovňa Matejovce Vrbov
Strážky Podolínec Poprad Ruskinovce
Spišská Belá Spišské Vlachy Spišská Sobota Spišské Podhradie

En 1453 la urbo ricevis foirorajton. Incendioj okazis en 1856 kaj en 1862. Fine de la 19-a j.c. la fervojo atingis la urbon. En 1910 loĝis en la urbo 3129 da homoj (1832 slovakoj, 713 germanoj kaj 566 hungaroj). Ĝis 1919 la urbo apartenis al Szepes (reĝa departemento), kie estis distriktejo, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1946 la germanoj estis deportitaj.

Spišské Podhradie kaj Spiŝa burgo
Spiŝa Kapitulo

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • ne apartenas al la urbo, tamen estas tre proksime la fortikaĵo sur 614 m-ojn alta montopinto, tiutempe estis la plej granda hungara fortikaĵo
  • sur proksima monteno estis tie alia fortikaĵo
  • katolika preĝejo omaĝe al Beata Dameto el la 13-a j.c.
  • renesanca urbodomo el 1546
  • templo kaj klostro omaĝe al Dia Sankta Johano el 1327
  • luterana preĝejo el 1808
  • proksime al la urbo kapelo kaj pilgrimejo 1675
  • proksime al la urbo kapelo omaĝe al Bapta Sankta Johano el 1776
  • sinagogo

Famuloj[redakti | redakti fonton]