Spico

El Vikipedio

(Alidirektita el Spicoj)
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri la gusto- kaj odoroplifortigiloj de manĝaĵoj. Pri la moda drogo "Spico" vidu apartan artikolon.

Spicoj plifortigas la guston kaj la odoron de la bazaj manĝaĵoj, ofte ili stimulas la digeston kaj influas la homan sanon.

Krom en la kuirarto multaj spicoplantoj estas uzataj en la naturkuracado kaj en la parfumindustrio. La anoj de kelkaj naturreligioj uzas ilin ankaŭ por magiaj ritoj.

Antaŭ ol la invento de modernaj konservometodoj, spicoj utilis por kaŝi odoron de ekputro aŭ por plibonigi manĝaĵojn sengustigitajn pro konservo. Tial, ilia komerco estis tre grava en mezepoka Malnova Mondo. Eŭropanoj importis pli da spicoj ekde krucmilitoj. Araboj makleris inter Eŭropo kaj la aziaj spicejoj. La deziro rompi la araban monopolon instigis portugalojn kaj poste nederlandanojn esplori kaj kolonii Orientan Azion, speciale Molukojn, la "insuloj de spicoj". Kristoforo Kolumbo celis venki la portugalojn atingante Azion tra Atlantiko, tamen li atingis Amerikon, kvankam li ĉiam pensis ĝin Azio.

[redakti] Listo de spicoj

spicoj en merkatejo de Agadir, Maroko
plia butiko kun spicoj en Maroko
unua alveno de Kristoforo Kolumbo en Ameriko

[redakti] Proverbo

Ekzistas proverboj pri spico en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:

« Al farun' malbonspeca ne helpos la spico. »
« Ne spiciĝas manĝo de mastrina beleco. »

[redakti] Referencoj

  1. Lernu