Spiekeroog

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Spiekeroog
Blazono
Spiekeroog (Germanio)
DMS
Red pog.svg
Stedesdorf in WTM.svg
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Wittmund
Urborajtoj
Koordinatoj 53°46′19″N 7°41′49″O  /  53.77194°N, 7.69694°O / 53.77194; 7.69694 (Spiekeroog)
Alto super la marnivelo 3 m
Areo 18,25 km²
Telefona antaŭkodo 0 49 76
Poŝtkodo 26474
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 2941
Aŭtomobila kodo WTM
Oficiala kodo 03 4 62 014
Komunumestro Bernd Fiegenheim
Adreso de la administrejo Westerloog 2
Komunuma retejo www.spiekeroog.de
v  d  r
Information icon.svg

Spiekeroog estas insulo - kaj sur ĝi komunumo - en la nordokcidento de Germanio. La insulo geografie apartenas al la orientfrisaj insuloj, la komunumo sur ĝi administre estas parto de la distrikto Wittmund de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2012 la komunumo havis 1676 konstantajn loĝantojn. Dum la somero tiu nombro dumtempe multobliĝas, kiam someraj feriantoj inundas la insulon.

El-aera bildo


Geografio[redakti | redakti fonton]

Spiekeroog situas en la 2780 kvadratajn kilometrojn granda federacilanda parto de la nacia parko Vadmaro, inter la najbaraj insuloj Langeoog kaj Wangerooge. La orientfrisaj insuloj malsame kiel la nordfrisaj insuloj ne estas restaĵo de per ŝtorminundoj forlavita marbordo. Ili kontraŭe estiĝis per alblovitaj sablobenkoj antaŭ proksimume 5000 jaroj. Pro la tajdofluoj kaj la fortaj okcidentaj ventoj la insuloj migras konstante de nordokcidento al sudoriento. Tio kaŭzis, ke praktike ĉiuj insulaj vilaĝoj, kiuj iam situis en la insulomezo, nun troveblas ĉe la okcidenta insulobordo. Nur la fortigo de la insulbordoj komence de la 20-a jarcento ĉesigis tiun migradon.[1]

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Krom por fajrobrigado, polico kaj savveturiloj la insulo estas motortrafiklibera. Ĝi atingeblas per pramo al la kluzohaveno Neuharlingersiel.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Spiekeroog datiĝas el la jaro 1398.

Ĝis antaŭ proksimume 300 jaroj la insulo estis ankoraŭ multe malpli granda. Ĝian hodiaŭan formon kaj grandecon ĝi akiris per la kunfando kun la malnovaj insuloj Lütjeoog kaj Oldeoog kaj la endigigo kaj sekigo de la golfo Harlebucht.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La teksto parte baziĝas sur libera traduko de la artikolo pri Spiekeroog en la germana Vikipedio.