Spike Hughes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko

Patrick Cairns Hughes, nomita Spike Hughes (n. 19-an de oktobro 1908[1] en Londono; m. 2-an de februaro 1987) estis brita ĵazmuzikistoj (aranĝisto, bandestro, basisto), komponisto, ĵurnalisto kaj verkisto.


Vivo[redakti | redakti fonton]

Lia patro Herbert devenis el Ulster (Nordirlando) kaj estis redaktisto de la Daily Telegraph, muzikisto kaj fondinto de la Irish Folk Song Society. Lia patrino havis artajn ambiciojn kaj vojaĝis kun li dum lia infanaĝo tra tuta Eŭropo al teatraj kaj operaj prezentadoj. Hughes mem infektiĝis de ŝia oper- kaj teatrofebro kaj verkis en 1923 sian unuan operon. Li sekvis privatajn lecionojn en Vieno ĉe komponisto Egon Wellesz kaj entuziasmiĝis tie ne nur por la operoj de Richard Strauss, sed ankaŭ aŭskultis en 1924 unuan ĵazmuzikon de Arthur Briggs. Ree en Anglujo li planis, komence studi en Kembriĝo, sed iris ja al Londono, por trempiĝi tie en la klasikan muzikkulturon, kie li ankaŭ konatiĝis kun komponisto William Walton. Li verkis muzikajn recenzojn, sed ankaŭ denove ekinteresiĝis pri la ĵazmuziko transflua el Usono kaj instruis al si mem en 1928 la basludon, kun la fina celo labori en dancbandoj kiel aranĝisto. Walton peris kontaktojn al Decca, kiu volis fondi eldonejan bandon. Li faris sonregistraĵojn per siaj bandoj The three blind mice kaj Decca-Dents. En 1931 li aranĝis kaj ludis en la 1931 Revue de Charles B. Cochran. Saman jaron li fariĝis ĝis 1945 recenzisto por Melody Maker, kio famigis lin trans la limoj de Anglujo [2]. Samtempe li direktis plue orkestron de Decca kaj aranĝis por la diskeldonejo. En 1931 li estis basisto en la orkestro de Jack Hylton, kun kiu li ankaŭ koncertvojaĝis al Parizo, Amsterdamo kaj Bruselo. En 1932 li komponis la baleton High Yellow, kiu enhavas ĵazelementojn kaj estis plensukcese prezentita en Londono. Samtempe li komponis Harlem Symphony. En la sama jaro li komponis kaj aranĝis kun Hyam Greenbaum la muzikon por la revuo Words and Music de Noel Coward en Manchester. En 1933 li iris al Novjorko, ĉefe por renkonti Johanon Hammond. Li aŭskultis Besion Smith, Arturon Tatum, al kiu li kaj Hammond peris soloregistraĵojn ĉe eldonejo Brunswick Solo, Benion Goodman kaj la fratojn Dorsey en klubejo Onyx, kaj Bilion Holiday kiel kantistino en Monettes Supper Club. Tie li aŭdis ŝin kun John Hammond, kiu ĝenerale validas kiel ŝia „malkovrinto“. Kun la bando de Benny Carter li faris sonregistraĵojn de propraj ĵazkomponaĵoj por Decca, kiuj dokumentas lin kiel ne-maltro-taksenda lernanto de Duke Ellington.

Post sia reveno al Anglujo li forturnis sin ekde 1934 ĵazo kiel muzikisto kaj sindediĉis al sia kariero kiel verkisto. Li verkis ĉefe pri klasika muziko, sed verkis ankaŭ recenzojn pri ĵazo, kiuj en la 1930-aj jaroj ekzemple tre plifaciligis la akceptemon de la angla publiko pri Duke Ellington. En 1946 kaj 1951 li publikigis sian vivhistorion. En 1954 li edziĝis trian fojon kaj ekloĝis proksime de Lewes en Graflando Sussex. Li verkis konoplenajn kaj spritajn librojn pri operoj, sed ankaŭ mallongajn gvidlibrojn pri etwa über kriketo kaj briĝo, vojaĝraportojn, kuirartajn gvidlibrojn kaj laboris regule por BBC-Radio kaj raportis pri la operfestivaloj de Glyndebourne en la televido. Li verkis ankaŭ la historion de la festivaloj kaj ties programkajerojn.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Opening Bars - Beginning an Autobiography, Pilot Press Ltd 1946
  • Second Movement - Continuing the Autobiography, Museum Press 1951
  • The Art Of Coarse Cricket, Museum Press 1954, 1966
  • Great opera houses - a travellers guide to their history and tradition, Weidenfeld and Nicholson 1957
  • The Art of Coarse Travel 1957
  • Famous Puccini Operas 1962
  • Glyndebourne - A History, Methuen 1965, noveldono David and Charles 1981, ISBN 0715378910*Famous Verdi Operas, Chilton Book 1968
  • The Art Of Coarse Gardening- The Care and Feeding of Slugs 1968
  • Gateway Guide to Eating in Italy - Menues and Market 1968
  • The Toscanini legacy, Noveldono Dover 1970, ISBN 0486221008
  • The Art Of Coarse Bridge, Hutchinson 1970
  • How to survive abroad, Methuen 1971
  • Famous Mozart Operas, aperinta en 1972 ĉe Dover kiel Mozarts great operas, ISBN 0486228584
  • The Art of Coarse Entertaining, 1972
  • The Art of Coarse Language 1974
  • kun Charmian Hughes A pocket guide to italian food and wine 2-a eldono, Carbery Press, 1992, ISBN 0951871420
  • Out of Season - a travellers tale of a winter journey
  • Cold food for all seasons

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • Spike Hughes: His Orchestra, three blind mice and Decca-Dents (Kings Cross Music, kompilaĵo de britaj sonregistraĵoj el la 1930-aj jaroj)
  • High Yellow- All his Jazz Compositions 1930-33 (Largo)
  • Spike Hughes and Benny Carter (Retrieval, 1931-33)
  • Spike Hughes and his All-American Orchestra (Decca Records, 1933) kun Coleman Hawkins, Dicky Wells, Chu Berry, Henry Red Allen k.a.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Datoj laŭ Bohländer k.a. Reclams Jazzführer, 1989
  2. Dietrich Schulz-Köhn, intervjuo en Wolbert (eld.) Thats Jazz, Darmstadt 1988