Spinifeksa kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Spinifeksa kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Geophaps Geophaps
Specio: Spinifeksa kolombo 'Geophaps plumifera'
John Gould 1842
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Spinifeksa kolombo, Geophaps plumifera, estas specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu estas loĝanto kaj disvastigata reproduktanto en Aŭstralio.

Aspekto

Estas nur du kolomboj en Aŭstralio kiuj posedas erektan pintoforman kreston, nome la Kresta kolombo kaj la Spinifeksa kolombo. La Spinifeksa kolombo estas la plej malgranda de la du specioj. La longeco de la Spinifeksa kolombo varias el 20 ĝis 24 centimetroj.

Estas du subspecioj, la Blankoventra Spinifeksa kolombo, Geophaps plumifera plumifera, kiu troviĝas ĉiam en la sekegaj areoj de nordokcidenta, norda, orienta kaj centra Aŭstralio. La Ruĝventra Spinifeksa kolombo, Geophaps plumifera ferruginea estas la dua subspecio, kaj povas troviĝi ĉe Pilbara, Okcidenta Aŭstralio.

Krome, ambaŭ rasoj havas brunruĝecan plumaron, kiu akurate kamuflas sur la ruĝeca fono de la grundo de la sekegaj areoj. Ili havas brilan ruĝan vizaĝan strimakulon tra la okulo kun nigra ringo ĉirkaŭe kaj grizaj vizaĝaj partoj krom blanka strimakulo sube kaj nova nigra strimakulo ĉegorĝe. Sur ĉio estas ruĝbruna krono kun tre pintoforma ankaŭ ruĝbruna kresto. La beko estas malhelgriza. Krome estas nigraj strioj en flugiloj. Ambaŭ seksoj estas similaj kaj malfacile diferenceblaj.

Kutimoj

Ĝenerale ili loĝas en ŝtonecaj regionoj kun malalta arbaro kaj herbejoj de spinifekso. Ili estas nomadaj kaj surgrundemaj. Tiuj kolomboj manĝas semojn kaj dependas el akvejoj replenitaj de la humida sezono, musonaj pluvoj kaj aliaj akvoverŝoj. Dum la seka sezono progresas ili koncentriĝas ĉirkaŭ la malpliiĝantaj akvejoj. Ili troviĝas ofte en paroj aŭ grupoj.

Ties flugo estas malalta kaj rapida, often turniĝante kaj ŝvebante dumfluge. La voĉo estas altatona ku aŭ bastona kur-r-r-r.

Tiu ĉi specio reproduktiĝas printempe kaj somere aŭ post pluvo. La ino demetas du blankajn ovojn interne de spinifekso.

Subspecioj

  • Geophaps plumifera plumifera
  • Geophaps plumifera mungi
  • Geophaps plumifera leucogaster
  • Geophaps plumifera ferruginea

Referencoj