Spionado
El Vikipedio
Spionado estas sekreta agado de spionoj. Celo de spionado estas kolektado de informoj pri kontraŭulo. Iam spionado estis oficiala rimedo de militado. Plej oftaj rimedoj de spionado estas:
- akiro de informoj el individuo
- akiro de informoj el dokumentoj
- akiro de informoj el komunikadaj rimedoj
- akiro de informoj pere de kaŝobservado
- kaŝita subaŭskulto de interparoloj kaj intertraktadoj
Eble diri, ke spionado unue ekiĝis samtempe, kiam ekiĝis unua milito. Dum la tuta Historio de homaro spionado ludis gravan rolon. La plej fruaj dokumentoj pri spionado estas trovitaj en Egiptio: ĉe la faraonoj ekzistas skoltaj taĉmentoj.
Spionado povas esti ne nur pure politike motivita sed oni parolas ankaŭ pri ekonomia spionado (akiro de informoj pri produktaĵoj, produktmanieroj, teknologioj, ktp. de aliaj firmaoj, en- aū alilandaj entreprenoj) por esti en pli avantaĝa situacio sur la merkato enlanda aŭ tutmonda.