Spiralinsulo kaj Ĝojksi-Insulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
21.23043-86.737189
Spiralinsulo I en marto 2000

Spiralinsulo (angle: Spiral Island) estas la nomo de homfarita flosanta insulo konstruita en Meksiko fare de la brita artisto Richart "Reishee" Sowa. Ĝi detruiĝis de uragano Emily en 2005. Anstataŭaĵo, Ĝojksi-Insulo (Joyxee Island), estas malfermita por vizitoj ekde 2008.

Spiralinsulo[redakti | redakti fonton]

La unua insulo situis en laguno proksime de Puerto Aventuras, sur la Karibia marbordo de Meksiko sude de Kankuno. Sowa komencis konstrui ĝin en 1998. Li plenigis retojn kun malplenaj plastoboteloj apogantaj strukturon de tavolligno kaj bambuo (20 m × 16 m), sur kiun li verŝis sablon kaj plantis multajn plantojn, inkludante mangloarbojn. La insulo surhavis duetaĝan domon, sunfornon, kompoŝtiga necesejon kaj tri strandojn. Uzatis ĉirkaŭ 250.000 boteloj por la konstruaĵo. La mangloarboj utilis por teni la insulon malvarmeta, iuj el ili kreskis 4.6 m altaj.

La Spiralinsulo detruiĝis de uragano Emily en 2005. Ĝi ĵetiĝis al la strando unupece, malgranda parto de la sakoj de boteloj disloke. La radikoj de la 7-jaraj, 7 m altaj mangloarboj estis interplektitaj kun la insula bazo, kaj la forta reto ĉirkaŭvolvita sube de la insulo tenis ĝin kune.

Ĝojksi-Insulo[redakti | redakti fonton]

En 2007 kaj 2008 Sowa konstruis ĉi-nomatan anstataŭaĵon por Spiralinsulo en la akvoj de Insulo Virinoj (Isla Mujeres), ankaŭ proksime de Kankuno, malfermitan por rondiroj en aŭgusto 2008. La nova insulo komence havis 20 metrojn de diametro, poste pligrandigita al 25m. Jam kreskas sur ĝi plantoj kaj mangloarboj. Apogate de ĉirkaŭ 100.000 malplenaj boteloj, tiu ĉi insulo havas tri strandojn, domon, du fiŝlagojn, sunpelitan akvofalon kaj riveron, ondopelitan lavmaŝinon, kaj sunpanelojn. Volontuloj helpis ĉe la projekto. Sowa daŭrigas fari plibonigojn al la insulo.