Spirinchus lanceolatus
El Vikipedio
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kuirita "ŝiŝamo"
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
| Spirinchus lanceolatus (Hikita, 1913) |
||||||||||||
Ŝiŝamo, Spirinchus lanceolatus (japane: 柳葉魚 ŝiŝamo, t.e. "Salik-folia Fiŝo"), estas salakva fiŝo, speco de osmero[1], ĉ. 15 cm longa. Ĝi estas svelta, aspektante simile al la folio de saliko. La japana nomo devenas de ĝia ajnua nomo, susam, laŭsupoze derivita el susu "saliko" + ham "folio"; la japana kanĵia formo estas t.n. ĝukuĝikun, kies karaktroj neniel rilatas al la prononco.
La ŝiŝamo ĝenerale havas malhelan dorson kaj arĝente blankan malsupron.
La ŝiŝamo estas japana kuirarta frandaĵo; oni prezentas ĝin ĝenerale kradrostita aŭ fritita, kun la frajo ene (ko-moĉi-ŝiŝamo).