Spirit-danco

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Spiritdanco estas religia movado de indianoj vivintaj en okcidenta parto de Usono, fine de la 19-a jc. Ilia celo estis revivigi la tradician kulturon.

Oni povas paroli pri du apartaj kultoj: ambaŭ devenis de la nordaj pajuteaj sonĝovidantaj profetoj, kiuj vivis okcidenta parto de Nevada. Ili aŭguris la baldaŭan resurekton de la mortintoj, forpelon de la blankuloj kaj tiel ili promesis, ke la indianoj denove havos sufiĉe da agro, manxgaĵo kaj ke ili rajtos reveni al la tradiciaj vivformoj. Por plenumi tiujn dezirojn, oni devas prezenti dancojn kaj kantojn, kiujn la profetoj vidis en la spirita mondo dum siaj sonĝaj vizitoj tie. Oni devis ankaŭ observi la striktajn moralajn regulojn, similajn al tiu de ka kristanismo. Oni devis pace agadi kaj ne batali kontraŭ aliaj indianoj kaj blankuloj.

Multaj dancantoj venis en deliron kaj aŭdis novajn kantojn fare de la sonĝ-aperantaj mortintoj. Aliajn sanigis la rito de la spiritdanco.

La unua spiritdanca kulto formiĝis en 1869, en rondo de Wodziwob, sonĝovidanto (mortis ĉ. 1872) kaj tio disvastiĝis en 1871–73 al la kaliforniaj kaj oregonaj triboj, sed baldaŭ ĉesis aŭ transformiĝis al alia kulto.

La dua spiritdanca kulto venas de Wovoka (ĉ. 1856–1932), kies patro estis helpanto de Wodziwob. Wovoka-on influis la presbiterianoj, sur kies bieno li laboris, la mormonoj kaj la indiana ŝekera eklezio. Ĉe la suneklipso de 1889, li havis vizion pri sia morto kaj interparolo kun Dio en la ĉielregno. Dio komisiis lin por instrui je la nova danco kaj transdonu mesaĝon de la savo.

Wovoka instruis multajn indianojn de diversaj triboj kaj li faris vundojn (stigmojn) sur la mano kaj piedo tiel fortiganta la kredon, ke li estas la nova Mesio, la Jesuo Kristo de la indianoj.

La kredo je la spiritdanco disvastiĝis ĝis rivero Missouri (al la kanada landlimo), ĝis Sierra Nevada kaj norda parto de Teksaso.

La religio komence de 1890 atingis la siuojn preskaxu samtempe kun la siua ribelo. La blankuloj kulpigis la religion pro tio kaj okazis ties neniigo en masakro de Wounded Knee.

Spuroj de la kulto restis eĉ en la 20-a jc..