Spirit Lake (Vaŝingtonio)
| Spirita Lago | |
|---|---|
| Situo | Proksime de Monto Saint Helens, Vaŝingtonio, Usono |
| Landoj de la baseno | Usono |
Spirita Lago (angle, Spirit Lake) estis alloga lago proksime de Monto Saint Helens en Vaŝingtonio, Usono. La lago estis populara turismejo dum multaj jaroj ĝis 1980, kiam Monto Saint Helens erupciis. Miloj da arboj deŝiriĝis de la ĉirkaŭa deklivo, kaj surfaco de la lago altiĝis je pli ol 200 metroj; nun ĝi refalis ĝis ĉ. 63 metrojn pli alta ol antaŭ la erupcio.
Post la erupcio, Spirita Lago estis toksa supo eferveskanta de la vulkanaj gasoj tralikiĝantaj supren de la lagofundo. Monaton post la erupcio, la lago estis tute sen oksigeno. Sciencistoj, aŭguris ke la lago ne restaŭriĝos rapide, sed ili estis surprizitaj kiam tri jarojn post la erupcio, Spirita Lago havis pli da biologia agado ol iam antaŭe. En 1993, sciencistas ŝokiĝis vidante fiŝojn en la lago.
