Spiritisma centro

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo

Spiritisma centro estas templopreĝejo de spiritistoj, ĉefe en Brazilo. La kunigoj kiuj okazas en spiritismaj centroj (diservoj) estas ĝenerale de du tipoj: publikaj aŭ nepublikaj.

Publikaj reunioj estas malfermaj al ĉiuj homoj, spiritistoj aŭ ne kaj nepublikaj reunioj estas fermitaj al tiuj, kiujn Max Weber nomis "religiaj specialistoj" aŭ specifaj kredantoj. Publikaj reunioj similas al diservo de aliaj kristanaj religioj: legado, preĝo, morala prelego, ktp.

  • Publikaj reunioj
  • Foje, oni kunigas tiujn reŭniojn.
  • Nepublikaj reŭnioj
    • Mediumaj, en kiuj mediumoj komunikiĝas al spiritoj;
    • Kuracaj, en kiuj mediumoj preĝas por kuraci ne ĉeestantaj malsanuloj;
    • Materiigaj, tre maloftaj, en kiuj spiritoj materiiĝas aŭ materiigas objektojn;

Krom religiaj kunvenoj, tie okazas ankaŭ sociaj kaj kulturaj eventoj.

Multaj afrikdevenaj religioj nomas siajn templojn "spiritismaj centroj" en Brazilo, ĉar en komenco de 20-a jarcento oni malpermesis tiujn religiojn kaj la nomo "eklezio" aŭ "templo" estis rezervita al katolikismo.

Aliaj lingvoj