Spiritisma sinteno pri Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas populara, kvankam disputebla, ideo inter la spiritistoj, ke en la spirita sfero plej proksima al la Tero, la spiritoj ankaŭ estas disigitaj de la lingva baro. La spiritoj konservas la scion pri la lingvoj kiuj ili konis dum la surtera vivo, kaj ili ne povas kontaktigi facile al spiritoj de alinacianoj. Nur tre superaj spiritoj povas komuniki sin telepatie, sen perado de simbola lingvo.

Tiamaniere, ne nur por la surteraj homoj, urĝiĝis la kreado de unu helplingvo, kiu interligus la teritoriojn de la spirito. Milionoj da animoj deziregis liberiĝi de la lingvaj katenoj, mumiigantaj al ili la esprimojn.

Laŭ tiuj spiritistoj apero de Esperanto estis solvo al tio problemo. Sekve, Esperanto ne nur utilas al estanta surtera vivo, sed ankaŭ, kaj ĉefe, al spirita vivo. Tiamaniere, la spiritistoj, enkarniĝintoj kaj elkarniĝintoj, atentu la pligrandiĝon de Esperanto.

La superaj spiritoj per diversaj mediumoj propagandas Esperanton. En la libro “Rememoroj de Memmortiginto” (Memórias de um Suicida), de la mediumino Yvone Amaral Pereira, ĉefe en la tria parto de la libro, pri Universitaturbo, oni povas legi tre belajn raportojn pri tiu instruado de Esperanto en la granda Transmondo.

Universitaturbo

Laŭ tiu populara sinteno, rigardata kiel iom "folklora" eĉ en la spiritista medio, post la elkarniĝo, Esperantistoj, kiuj bone plenigas siajn "esperantistecon" iras al feliĉa loko nomata Universitaturbo. Tie, oni studas, diskutas, instruas la lingvon al estontaj misiuloj kaj faras belajn kongresojn kaj mirindajn festojn.

Ankaŭ la mediumoj Francisko Valdomiro Lorenz, Francisco Cândido Xavier, Dolores Bacelar kaj aliaj jam raportis pri tiu granda Universitato, kie milionoj da spiritoj ellernas la lingvon kaj akiras la internan ideon de Esperanto por siatempe reveni sur la Teron kaj krei la universalan kulturon de la estonteco.

Tiun premion meritas esperantistoj ĉar la laboro de ili tre similas al la laboro iniciatita de la apostoloj okaze de ilia ofer-misio por la disvastigo de la Evangelio de Jesuo. Plejparte ili estas homoj ne profitemaj, ĉar ili abnegacie laboras kaj dediĉas siajn vivojn en la obstina kaj kuraĝa klopodo prezenti la idealon de Esperanto. Kelkaj ne nur utiligas por tio sian valoran tempon, kiel ankaŭ sian monon sen profitaj celoj.

Tiuj ideoj, eĉ disputeblaj kaj ŝajne naivaj, montras ke en Brazilo la divastigado de Esperanto estas jam sufiĉe vigla por krei "folkloron" pri la lingvo. Multaj homoj estas altirataj al movado por tiuj popularaj ideoj, kvankam multaj homoj en Brazilo pensas ke tiu sinteno forpelas la "seriozecon" de Esperanto.