Spiritismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Spiritismo, aŭ spiritisma doktrino estas filozofia doktrino sistemigita per Allan Kardec, franca edukisto, raciismano kaj pozitivista, kiu lasis sin konviki ĉeesti seancojn de komunikaĵoj je spiritoj de mortintoj komence pere de fenomeno de la turniĝantaj tabloj kaj poste pere de mediumeco diversaspekte. El kreskanta serio de fenomeno, li elfaris tutan doktrinon filozofan. Dum la mondmilitoj spiritismo preskaŭ malaperis en Francio mem, sed ĝi nun estas en Brazilo plendisvastigata. Poste, el Brazilo, spiritismo divastiĝis pere de brazila elmigrantoj kaj internacia divastigado farita de brazilanoj. Hodiaŭ estas multaj spiritistaj centroj ekster Brazilo, ĉefe en Sudameriko kaj Usono.

Ĝeneralsence spiritismo estas ankaŭ la kredo, ke la homoj pluvivas, post la korpa morto, en formo de "spiritoj", kun kiuj eblas komuniki pere de mediumoj kaj diversaj teĥnikoj, ekzemple movoj de tablo. Fakte tiaj kredoj ekzistas de antikveco, kaj eĉ la teĥnikoj (la romianoj uzis tripodaĵojn). Ĝia moderna historio komencas en Usono en jaro 1848 kun la kazo de la fratinoj Fox, post kio kredo en komuniko al spiritoj, iĝis "furora" kaj disvastiĝis ege rapide en Eŭropo. La furoro tre malkreskis post kiam estus trovite ke la metodo uzita de la fratinoj Fox estus fraŭda, kaj ke ne ekzistus komuniko kun ia ajn spirito (vidu). Oni kredas, ke la kazo de la fratinoj Fox, alie, ne estas la nuraj okazoj de komunikoj kun spiritoj, la fenomenoj okazas ĝis hodiaŭ kaj estas ĉiutaga afero.

Spiritismo estas bazita sur la akordo ekzistanta inter la malkaŝoj spontanee faritaj, pere de granda nombro de mediumoj fremdaj inter si, kaj en diversaj landoj (laŭ Kardec).

"Ne al la opinio de unu sola homo oni aliĝos, sed al la unuanima voĉo de la Spiritoj; ne unu homo, ĉu mi, aŭ alia, fondos la spiritisman ortodoksecon; ne ankaŭ unu Spirito, trudanta sin al iu ajn, sed ja la tuto de la Spiritoj, manifestiĝantaj sur la tuta tero laŭ ordono de Dio; tie estas la esenca karaktero de la spiritisma doktrino; tie kuŝas ĝia forto, tie ĝia aŭtoritateco. Dio volis, ke Lia leĝo sidu sur neskuebla bazo, kaj tial Li ne ripozis ĝin sur la malforta kapo de unu sola homo."[1]

Inter la unuaj kiuj studis kaj helpis klarigi kion ni hodiaŭ konas kiel "spiritisma doktrino" (aŭ simple spiritismo) estis Léon Denis, William Crookes, Albert de Rochas, Camille Flamarion, Jean Baptiste Roustaing kaj precipe Hippolyte Léon Denizard Rivail (Allan Kardec) kiu estas la plej konata el tiuj, ĉar li faris grandan organizon de siaj observoj kaj skribis la regulojn (ankaŭ laŭ siaj observoj) sur la ekzisto kaj la komunikado kun la spiritoj.

En Brazilo la doktrino renkontis bonan lokon por divastiĝi precipe pro la karito pri kiu ĝi parolas. Grandaj nomoj de spiritismo en Brazilo helpis tiun esti vera kiel Bezerra de Menezes, Carlos Torres Pastorino kaj Chico Xavier.

Fundamentaj instruoj[redakti | redakti fonton]

  • Dio estas eterna, neŝanĝema, nemateria, unika, ĉiopova, superege justa kaj bona.
  • Li kreis la universon, kiu ampleksas ĉiujn animitajn kaj neanimitajn, materiajn kaj nemateriajn estaĵojn.
  • La materiaj estaĵoj konsistigas la videblan aŭ korpan mondon; kaj la nemateriaj la nevideblan aŭ spiritan, tio estas la mondon de la spiritoj.
  • La spirita mondo estas la mondo normala, primitiva, eterna, antaŭekzistanta kaj postvivanta ĉion.
  • La korpa mondo estas nur akcesora, kaj povus ĉesi ekzisti aŭ esti neniam ekzistinta, sen ia modifo de la esenco mem de la spirita mondo.
  • La Spiritoj por kelka tempo portas pereeman materian envolvaĵon, kies detruo, ĉe la morto, reliberigas ilin.
  • El inter la diversaj specoj de korpaj estaĵoj, Dio destinis la homan superspecon por la enkarniĝo de la Spiritoj atingintaj ioman evoluogradon; tio havigas al la homaro moralan kaj intelektan pozicion super ĉiuj ceteraj specoj.
  • La animo estas enkarniĝinta spirito, kies envolvaĵo estas la korpo.
  • Estas en la homo tri partoj: 1-a, la korpo aŭ materia estaĵo, analoga je tiu de la bestoj kaj animita de la sama vivoprincipo; 2-a, la animo aŭ nemateria estaĵo, Spirito enkarniĝinta en la korpon; 3-a, la ligilo, altenanta la animon al la korpo, la meza principo inter la materio kaj la Spirito.
  • La homo havas do du naturojn: pro sia korpo, li estas samnatura kiel la bestoj, kies instinktojn li posedas; pro sia animo, li estas samnatura kiel la spiritoj.

La ligilo aŭ perispirito, kiu tenas la spiriton ĉe la korpo, estas kvazaŭa duonmateria envolvaĵo. La morto estas la eldetruo de la malpli delikata tegilo; la spirito konservas la duan, kiu estas por li etera korpo kaj kiun, en sia ordinara stato, ni ne vidas, sed kiu povas okaze fariĝi videbla, eĉ tuŝebla, kiel ĉe la fenomenoj nomataj aperaĵoj.

La spirito ne estas do ia abstrakta, nedifinita estaĵo, kiun oni povus akcepti nur per la penso, sed estaĵo reala, difinita kaj, kelkafoje, perceptebla per la vida, aŭda kaj palpa sentumoj.

La spiritoj apartenas al diversaj klasoj kaj estas egalaj nek pri povo, pri inteligenteco, pri saĝo, nek pri moraleco. Tiuj unuaklasaj estas superaj spiritoj, distingiĝantaj de la ceteraj pro siaj perfekteco, konoj, proksimeco al Dio, pureco de sentoj kaj amo al bono: ili estas la anĝeloj aŭ puraj spiritoj. La ceteraj klasoj pli kaj pli malproksimiĝas de tiu perfekteco; tiuj, apartenantaj al la malsuperaj gradoj, estas inklinaj al la plimulto de niaj pasioj: malamo, envio, ĵaluzo, fiero k.a.; ili plezuras ĉe la malbono. Kelkaj spiritoj estas nek tre bonaj, nek tre malbonaj; ili estas pli malordigemaj kaj turmentemaj ol malicaj, kaj tial iliaj distingiloj estas petolado kaj senlogikeco: ili estas la amuziĝemaj aŭ frivolaj spiritoj.

La spiritoj ne eterne apartenas al sama ordo. Ĉiuj progresas, trapasante la diversajn gradojn de la spirita hierarkio. Tiu progreso fariĝas per enkarniĝado, kiu estas ordonata al unuj kiel puno kaj al aliaj kiel misio. La materia vivo estas provo, kiun ili devas fari multe da fojoj, ĝis ili atingos la absolutan perfektecon; ĝi estas kvazaŭa fandilo aŭ rafinejo, el kiu ili eliras pli aŭ malpli purigitaj.

Forlasinte la korpon, la animo revenas al la mondo de la spiritoj, el kie ĝi eliris, kaj, post pli aŭ malpli longa tempo, kiun ĝi travivas kiel vaganta spirito, ĝi rekomencas novan materian ekzistadon.

Ĉar la spirito devas ricevi multe da enkarniĝoj, tial sekvas, ke ni ĉiuj havis jam multe da ekzistadoj kaj devos havi ankoraŭ aliajn, pli aŭ malpli perfektigitajn, ĉu sur la Tero, ĉu en aliaj mondoj.

La enkarniĝo de la spiritoj fariĝas ĉiam en la homan genton; estus eraro kredi, ke la animo aŭ spirito povas enkarniĝi en la korpon de besto.

La pluraj enkorpaj ekzistadoj de la spirito irigas ĉi tiun ĉiam antaŭen, neniam posten; sed la rapideco de l' progreso dependas de niaj klopodoj por la perfekteco.

La kvalitoj de la animo estas tiuj de la enkarniĝinta Spirito, tio estas: virta homo estas enkarniĝinta bona spirito; malica homo estas enkarniĝinta malpura spirito.

La animo jam havis sian individuecon antaŭ ol enkarniĝi kaj konservas ĝin post sia disiĝo for de la korpo.

Ĉe sia reveno en la mondon de la spiritoj, la animo tie renkontiĝas kun ĉiuj, kiujn ĝi konis sur la Tero, kaj ĉiuj ĝiaj ekzistadoj bildiĝas antaŭ ĝi per la rememoro pri la bono kaj malbono, kiujn ĝi faris.

La enkarniĝinta spirito vivas sub la influo de la materio; la homo, kiu venkas tiun influon per altigo kaj purigo de sia animo, proksimiĝas al la bonaj spiritoj, kun kiuj li iam estos. Sed, kiu, opiniante pli grava la homan naturon, lasas sin regi de malnoblaj pasioj kaj igas konsisti ĉiujn siajn ĝojojn en la kontentigo de trivialaj apetitoj, tiu aliĝas al la malpuraj Spiritoj.

La enkarniĝintaj spiritoj loĝas la plurajn globojn de la universo; tiuj ne-enkarniĝintaj aŭ vagantaj okupas neniun difinitan, limigitan regionon; ili estas ĉie en la spaco kaj ĉe nia flanko, ili vidas kaj tuŝas nin ĉiumomente; ili estas tuta nevidebla homamaso, sin movanta ĉirkaŭ ni.

La spiritoj havas sur la morala, kaj eĉ sur la fizika mondo, senĉesan influon; ili agas sur la materion kaj la penson, kaj estas unu el la potencoj de la Naturo, kaŭzo efika de granda nombro da ĝis antaŭ nelonge ne klarigitaj, aŭ apenaŭ klarigitaj, fenomenoj, kiujn nur spiritismo racie interpretas.

La rilatoj inter la spiritoj kaj la homoj estas kontinuaj. La bonaj spiritoj admonas nin al bono, kuraĝigas nin ĉe la provoj de la vivo kaj helpas nin elteni ĉi tiujn brave kaj rezignacie; la malbonaj pelas nin en malbonon: estas por ili plezuro vidi nin fali kaj identiĝi kun ili.

La unua paĝo de la unua eldono de La Libro de la Spiritoj, france.

La komunikiĝoj de la spiritoj kun la homoj estas kaŝitaj aŭ malkaŝaj. La unuaj fariĝas per la bona aŭ malbona influo, kiujn ni preterkonscie ricevas de la spiritoj; en ĉi tiu okazo, nia sagaceco devas distingi bonajn de malbonaj inspiroj. La malkaŝaj komunikiĝoj estas tiuj farataj per skribado, per parolo aŭ per aliaj materialaj rimedoj, plej ofte helpe de mediumoj, kiuj servas kiel iloj ĉe tiuj manifestiĝoj.

La spiritoj sin manifestas propravole aŭ per elvoko. Oni povas elvoki ĉiajn spiritojn: tiujn, kiuj animis senfamajn homojn, same kiel tiujn de plej kleraj personoj, kiu ajn estis la epoko, kiam ili vivis; tiujn de niaj parencoj, amikoj aŭ malamikoj, kaj de ili ricevi, per skribitaj aŭ parolaj komunikaĵoj, konsilojn, informojn pri ilia transtomba situacio, iliajn pensojn pri ni, kaj ankaŭ la konigojn, kiujn estas al ili permesite fari al ni.

La spiritojn altiras ilia simpatio por la morala karaktero de la rondo ilin vokanta; la Superaj sentas plezuron en la seriozaj kunsidoj, kie regas amo al bono kaj sincera deziro por instruiĝo kaj pliboniĝo. Ilia ĉeestado forpelas la malsuperajn spiritojn; ĉi tiuj, kontraŭe, trovas liberan eniron kaj agas sen ia embaraso ĉe personoj frivolaj aŭ instigataj nur de scivolo, kaj ĉie, kie regas malnoblaj instinktoj. Anstataŭ bonaj konsiloj kaj utilaj instruoj, ni nenion devas atendi de ili krom bagatelaĵoj, mensogoj, trivialaj spritaĵoj aŭ mistifikoj, ĉar, ofte, ili alprenas respektindajn nomojn, por pli bone konduki nin en eraron.

La distingo inter la bonaj kaj la malbonaj spiritoj estas tre facila: la parolo de la Superaj Spiritoj estas ĉiam digna, nobla, stampita de plej alta moralo kaj libera de ĉia triviala pasio; iliaj konsiloj spiras plej puran saĝon kaj celas ĉiam nian perfektigon kaj la bonon de la homaro.

La parolo de la malsuperaj spiritoj estas, kontraŭe, senkonsekvenca, ofte triviala, eĉ maldelikata; kelkafoje ili diras ion bonan kaj veran, sed, plej ofte, falsaĵojn kaj absurdaĵojn, pro malico aŭ neklereco; ili moktrompas la kredemon kaj amuziĝas per la naiveco de siaj demandantoj, flatante ties vantamon, nutrante ties dezirojn per falsaj esperoj. Resume, la seriozaj komunikaĵoj, laŭ la tuta signifo de la vorto, okazas nur en seriozaj rondoj, kie regas intima konsento pri pensoj kun celo al bono.

La moralo de la Superaj Spiritoj resume konsistas, kiel tiu de la Kristo, en la jena evangelia maksimo: “Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, vi ankaŭ faru al ili”; tio estas, fari ĉiam bonon, neniam malbonon. Ĉiu trovas en ĉi tiu principo ĝeneralan regulon por konduto, ĉe siaj eĉ plej malgravaj agoj.

La spiritoj instruas al ni, ke egoismo, malhumileco, voluptamo estas pasioj, kiuj proksimigas nin al la besta naturo, farante nin sklavoj de la materio; ke homo, kiu, jam en ĉi tiu mondo, sin liberigas de la materio, forĵetante de si la mondumajn vantaĵojn kaj amante sian proksimulon, alproksimiĝas al la spirita naturo; ke ĉiu el ni devas esti utila, laŭ la kapabloj kaj rimedoj, kiujn Dio disponigis al ni por nin elprovi; ke la forta kaj multpova ŝuldas apogon kaj protekton al la malforta, ĉar tiu, kiu misuzas sian forton kaj potencon por subpremi sian similulon, atencas la leĝon de Dio. Ili instruas, fine, ke en la mondo de la spiritoj, kie nenio povas esti kaþita, hipokritulo estos senmaskigita kaj ĉiuj liaj malnoblaĵoj estos malkovritaj; ke la neevitebla kaj ĉiumomenta ĉeesto de tiuj, kiujn ni malutilis, estas unu el la punoj al ni difinitaj; ke de la supereco aŭ malsupereco de la Spiritoj dependas ĝuoj kaj suferoj nekonataj de ni sur la Tero.

Sed ili ankaŭ diras al ni, ke ne ekzistas neripareblaj eraroj: ĉia eraro povas esti estingita per kompensa puno. La homo trovas por tio rimedojn en siaj pluraj ekzistadoj, kiuj ebligas al li antaŭeniri sur la vojo de la progreso, laŭ sai deziro kaj penoj, ĝis la perfekteco — lia fina limŝtono.

Praktikado[redakti | redakti fonton]

La spiritismaj servoj estas tute senpagaj, kiel preskribas jena evangelia instruo: "donace vi ricevis, donace vi donu".

La praktikado de Spiritismo estas simpla, uzas nenian formon de ekstera kulto, laŭ tiu kristana instruo, ke Dio devas esti adorata en spirito kaj vero. Spiritistoj faras ankaŭ la evangelian hejmkunsidon kiu estas hejma kulto.

Spiritisma centro en Bahio, Brazilo.

Spiritismo ne havas sacerdotojn, ne adoptas nek uzas en siaj kunvenoj kaj praktikoj: altarojn, ikonojn, portilojn, kandelojn, procesiojn, sakramentojn, indulgencojn, ornatojn, alkoholajn aŭ halucinogenajn trinkaĵojn, incensojn, tabakon, talismanojn, amuletojn, horoskopojn, kartdivenadon, piramidojn, kristalojn aŭ iajn ajn objektojn, ritarojn aŭ formojn de ekstera kulto.

Spiritismo ne trudas siajn principojn. Ĝi invitas interesatojn en ĝia konado pasigi ĝiajn instruojn tra la kribrilo de la racio, antaŭ ol akcepti ilin.

Laŭ spiritistoj, la mediumeco, kiu permesas al la spiritoj komunikiĝi kun la homoj, estas kapableco, kiun multaj personoj kunportas denaske, kaj kiu estas sendependa de ilia religio aŭ de la moralaj principoj, kiujn ili adoptas por sia vivo.

Spiritisma praktikado de mediumeco estas nur tiu, kiu estas farata surbaze de la principoj de la spiritisma doktrino kaj laŭ la kristana moralo.

Spiritismo respektas ĉiujn religiojn kaj doktrinojn, valorigas ĉiujn klopodojn por la bonfarado kaj laboras por la interfratiĝo kaj la paco inter ĉiuj popoloj, sendepende de raso, haŭtkoloro, nacieco, kredo, kultura aŭ socia niveloj. Ĝi krome rekonas, ke "la vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karito laŭ ties plej granda pureco".

Jure[redakti | redakti fonton]

En Brazilo, laŭ jurisprudenco, skribitaj mediumaj pruvoj estas akcepteblaj en tribunaloj se la tekston kaj subskribon de permediuma dokumento agnoskis publika notario. La jurisprudenco pri tio estas granda en Brazilo, oni povas citi tri famajn kazojn en kiuj juĝo akceptis mediumajn leterojn:

  1. Murdo en Goiânia de Campina, Gojaso, en majo de 1976, farita de José Divino Gomes kontraŭ Maurício Garcez Henriques;
  2. Murdo en Campo Grande, Suda Mato-Groso, en marto de 1980, de José Francisco Marcondes de Deus kontraŭ sia edzino Cleide Maria;
  3. Murdo en Goiânia kontraŭ Henrique Emmanuel Gregoris, la mortinto, sendis leteron klarigante la okazaĵoj de l' morto.

Ĵus okazis (majo 2006) juĝo de murdo de Iara Marques Barcelos kontraŭ Ercy da Silva Cardoso en Viamão, Suda Rio-Grando. La juĝitino estis senkulpita de 5 kontraŭ 2 voĉoj de julgantoj.

Alie, la konstitucio de subŝtato Pernambuko, art. 174 devigas al subŝtato ke ĝi publike apogu la metapsikulon, inter alie, al mediumoj:

Art. 174 - La subŝtato kaj la municipoj, rekte aŭ per helpo de privataj asistaj enteprenoj, leĝe konstituitaj, funkciante kaj neprofitcelaj, asistos la necesulojn, la delasitajn aŭ forlasitan infanojn, al superkapablulon, al metapsikulon kaj al senĝenan maljunulon.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]