Spirorifico

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Unuobla orifico de Tursiops truncatus, videbla supre de ĝia kapo
Duobla orifico de Blua baleno

La spirorifico estas la orifico tra kiu spiras la cetacoj. Estas unuopa orifico ĉe la dentocetacoj kaj duobla ĉe la lamencetacoj. Per ili, la balenoj, elspirante, blovas ŝprucon da malseka aero kiu aspektas akvoŝprucon, kaj anoncas ĝian ĉeeston al la rigardantoj kaj bedaŭrinde por ili ankaŭ al la balenĉasistoj.

La spirorifico estas homologa organo de la naztruo de la aliaj mamuloj; ĝi troviĝas ĉe la supro de la kapo tiele ke la cetacoj povas spiri sen levi la kapon (kiel faras la fokuloj kaj la sirenoj). Ĉar estas nenia komuniko inter la traĥeo kaj la ezofago, la cetacoj ne povas spiri per la buŝo.

Per la spirorifico, la cetacoj povas emisii sonojn en vasta gamo da frekvencoj, kiujn ili uzas por komuniki, kaj, (por la specioj kiuj kapablas tion) percepti la ĉirkaŭaĵojn per eĥolokumo (kiel faras eĥosondilo).

Notinde, la kaĉaloto havas unu malsimetrian spirorificon, maldekstre de ĝia kapo. Ĝi havas dekstran spirtubon, sed tiu ĉi estas ŝtopata kaj ne malfermiĝas per orifico.