Spolio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Meduza kapo, inversigita ĉe kolona bazo, Yerebatan Sarnıcı, Istanbulo

Spolio (Latine Spolia, "predo") estas iom ne-kutima esprimo por tre specifa predo. Ĉi tiu esprimo estas foje uzata por indiki la reuzadon de klasikaj objektoj, ekzemple kolonoj el templo reuzataj por ornami palaconpreĝejon. Precipe en Romo en ĉi generacio oni faris tion tre ofte.

Spolioj ĉe kastelo Glienicke, Berlino

Eble la plej fama ekzemplo de de "spolio" el la Karolida Renesanco estas la rakonto pri la rajdista statuo. Karolo la Granda vidis en Romo la rajdistan statuon de Marko Aŭrelio en Laterano. Ĝi estas la sola rajdista statuo pri imperiestro, kiu ankoraŭ ekzistas el la klasika Romia epoko. Oni neniam remuldis ĝin, kiel kutime okazis al bronzaj statuoj (certe, se grandaj!), ĉar dum Mezepoko oni kredis, ke temas pri la sanktulo Konstantino la 1-a, kiu siatempe ĉesigis la persekutadojn kontraŭ kristanismo.

Karolo la Granda, kiu volis hejme havi ion similan, venigis kvazaŭ sian la rajdistan statuon de Teodoriko la Granda el Ravenna al Aachen.

Vidu ankaŭ