Spomenka Štimec
El Vikipedio
Spomenka ŠTIMEC [SPOmenka ŜTImec] (naskiĝinta en Orehovica la 4-an de januaro 1949) estas kroata verkistino, tradukisto, instruisto de esperanto, kaj nuna sekretario de la Esperantlingva Verkista Asocio. Ŝi estas interalie konata pro siaj verkoj de originalaj esperantaj libroj.
Ŝi nuntempe estas ano de la Akademio de Esperanto kaj loĝas en bieno en Kroatio.
Enhavo |
[redaktu] Biografio
Post la lernejaj jaroj ŝi movis al Zagrebo por ekstudi. En 1972 ŝi diplomiĝis pri la germana kaj franca lingvoj. En la sama jaro ŝi eklaboris profesie por esperanto en la Internacia Kultura Servo kaj daŭris sian laboron tie ĝis 1994.
Ŝi eklernis esperanton en 1964 (ĉe la aĝo 16) per kurso gvidita de Zdenka Ivek en la gimnazio de Varaždin. Ŝi partoprenis sian unuan UK-on en Budapeŝto en 1966.
En la movado ŝi ekaktiviĝis kiam ŝi enmembriĝis en la Studenta Esperanto-Klubo de Zagrebo (1967). Ŝi poste aktivis en TEJO kaj UEA, kaj interalie organizis la IJK en Sarajevo en 1973 kaj sekretariis ĉe TEJO-kongreso en Münster en 1974. Ŝi estis estrarano de UEA pri kulturo, kaj lanĉis la Tagon de Libro dum la UK.
Ŝi tradukis por pupteatroj kaj helpis en organizo de la Pupteatraj Internaciaj Festivaloj (PIF) inter 1968 kaj 1982. Krome ŝi estis sekretario de la Kroata Esperanto-Ligo en 1995.
Dum sia vivo ŝi gastprelegis en multaj landoj (Francio, Svedio, Irano, Koreio, Japanio). Krome ŝi gastinstruis pri Esperanto en usonaj universitatoj Hartford kaj San Francisco (1993-2000).
Ŝi profesie gvidis plurajn E-kursojn en elementaj lernejoj de Zagrebo kaj Velika Gorica. Ŝi instruis mez- kaj altnivelan esperanton enkadre de la Kroata Esperanto-Ligo dum 2003 kaj 2004.
De 1995 ŝia familia bieno Njeguš en la vilaĝo Hrašćina-Trgovišće servas por Esperanto-aranĝoj.
[redaktu] Verkista vivo
Ŝi verkis romanon, novelarojn kaj vojaĝopriskribajn rakontojn. Ŝia plej konata kaj eble plej grava verko estas la romano Ombro sur interna pejzaĝo, kiu kun delikata psikologio prezentas disiĝon de kunvivantoj. Ŝi verkis por pluraj revuoj, i.a. por la magazino MONATO. Dum pluraj jaroj ŝi uzis Esperanton kiel hejman lingvon.
Pluraj el ŝiaj vojaĝopriskribaj rakontoj estis disaŭdigitaj en la Kroata Radio.
[redaktu] Prezentoj de esperanto
En 2004 ŝi prezentis al la kroatia Ministrejo pri eksterlandaj aferoj kroatajn verkojn tradukitajn per Esperanto en la ĉinan, persan kaj japanan lingvojn. Oni akceptis ŝin kaj gratulis al esperantistoj pro la laboro farita en la kultura kampo. [1]
[redaktu] Verkoj
- Ombro sur interna pejzaĝo (romano 1984)
- Nesenditaj leteroj el Japanio (persona vojaĝraporto 1990)
- Vojaĝo al disiĝo (noveloj 1990)
- Geografio de miaj memoroj (noveloj 1992)
- Kroata milita noktlibro (noveloj 1993)
- Tena: hejmo en Mezeŭropo (familia kroniko 1996)
- La Aŭstralia pupo (noveloj 1997)
- Gastamo (teatraĵo 1982)
- Virino kiu flustris en uragano (teatraĵo 1986)
- Tilla (romano 2002)
- Hodler en Mostar (romano 2006)
[redaktu] Tradukoj
- Zlatko Kirilić: Ovo (pupteatrĵo, Zagreb 1989, versojn Lucija Borčić)
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Biografio de la Kroata Esperanto Ligo
- Verkoj de kaj pri Spomenka Ŝtimec en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

