Spondeo (luno)
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon [[Spondeo]]. |
| Spondeo | |
| Natura satelito de Jupitero (XXXVI) | |
| Aliaj nomoj | Jupitero XXXVI[1] S/2001 J 5 |
| Historio | |
| Malkovrintoj | Scott S. Sheppard David C. Jewitt Jan Kleyna[1] |
| Dato de malkovro Loko de malkovro |
9-a de decembro 2001[1] Mauna Kea[1] |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 23 487 000 km[2] |
| Discentreco | 0,454 [2] |
| Klinangulo | 154° (rilate al la ekliptiko) 156° (rilate al la jupitera ekvatoro) |
| Periodo | 749,1 tagoj[2] |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 2 km[3] [4] |
| Maso - Denso |
~1,5 × 1013 kg[4] 2,6 × 103 kg/m3 (hipoteze) |
| Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
| Albedo | 0,04 (hipoteze) |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 23,0[3] |
Spondeo estas neregula satelito de Jupitero.
Ĝiajn grandon kaj mason oni taksis je 2 km kaj 1,5 × 1013 kg laŭ ĝia videbla magnitudo: 23; hipotezinte la valorojn de ĝiaj albedo al 0,04 kaj denso al 2,6 g/cm3, kiel tiuj de aliaj jupiteraj satelitoj.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
Ĝin malkovris Scott S. Sheppard kaj David C. Jewitt de la Universitato de Havajo, kaj Jan Kleyna de la Universitato de Kembriĝo, post observoj inter la 9-a de decembro 2001 kaj la 12-a de marto 2002.
Ili anoncis la 16-an de majo 2001 la malkovron de dekunu jupiteraj lunoj [5], inter kiuj Spondeo, kiu tiam ricevis la maldaŭran nomon S/2001 J 5.
Nomo [redakti]
En 1975, Internacia Astronomia Unio aprobis la nomon de Spondeo[6], laŭ Spondeo (greke Σπονδή)[7], unu el la Horoj de la helena mitologio, personiganta la verŝoferojn post tagmanĝo.
Orbito [redakti]
Spondeo estas ano de la pazifaa grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 22 800 000 kaj 24 100 000 km, kaj klinangulojn inter 144,5° kaj 158,3° rilate al la Jupitera ekvatoro.
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ 1,0 1,1 1,2 1,3 Paĝaro pri planeda nomenklaturo ĉe la retejo de la usona geologia agentejo USGS (angle)
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Datumoj pri la jupiteraj satelitoj - Données sur les satellites joviens (france) - Jovian Satellite Fact Sheet (angle)
- ↑ 3,0 3,1 Planetary Satellite Physical Parameters (angle)
- ↑ 4,0 4,1 Ĝiajn grandon kaj mason oni taksis laŭ hipotezaj parametroj.
- ↑ IAUC 7900: Sats OF JUPITER; XTE J0929-314; C/2002 C1 (angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle) Nomoj de jupiteraj, saturnaj kaj urana lunoj
- ↑ Ĝi ricevis, angle, la nomon de Sponde, laŭ regulo kiu volas, ke la nomo de retrogradaj lunoj finiĝu per "e" (tio, kiu estas neebla en esperanto)
Eksteraj ligiloj [redakti]
pole Spondeo, el "Księżyce planet Układu Słonecznego"
angle Spondeo, (angla versio)
angle Karmeo, (el "Vido al la Sunsistemo")
germane La pazifaa grupo (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

