Spontana generado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Por spontana generado"spontana generiĝo”, oni intencas la konvinkon, ege disvatigitan en la antikvaj epokoj ĝis la 17-a jarcento, laŭ kiu la vivo povus naskiĝi spontane el senvivaj elementoj kvankam influitaj per diversaj faktoroj.

Oni opiniis, fakte, ke la vivaj estaĵoj, kiel homo kaj bestoj, vermoj kaj insektoj, povas estiĝi spontane el la koto aŭ el kadavroj putriĝantaj.[1]

Tiu teorio estis “falsikaj de Francesco Redi Lazzaro Spallanzani. Francesco Redi metis putrajn vianderojn en serio da ujoj, el kiuj iuj fermitaj kaj iuj malfermitaj, kaj pruvis ke la larvoj estiĝis nur kie la muŝoj estis povintaj deponi ovojn.

Iom post iom la teorio de spontana genetiĝo estis progresive forlasita. Tamen, la ĝenerala konvinko fariĝis generala nur posta disvatiĝo de la mikroskopo. Oni rimarkis fakte, ke sufiĉis lokigi organikajn substancojn putriĝantajn en loko varma por vidi strangajn “vivantajv bestetojv” aperi sur la surfaco. Itala esploristo Lazzaro Spallanzani pretigis infuzaĵojn kaj ilin sterilizis per pli unuhora bolado. Iuj de tiuj infuzaĵoj estis enŝovataj en vitrajn ujojn kaj tuj post flamsigelitaj. Spallanzani rimarkis ke en tiuj lastaj ujoj ne okazis “spontana generiĝo” kaj ke la infuzaĵoj ne malklariĝis nek eblis orservi mikroorganismojn sub la lensoj de la mikroskopo. Tiuj ellaboraĵo kaj eksperimenta malkovro lin famigis tra tuta Eŭropo.

Sed kiam la kverelo fariĝis tro akra[2]okazis la eksperimento de Louis Pasteur.

La eksperimento de Louis Pasteur[redakti | redakti fonton]

Bildo de anserkolakj matrasoj uzitaj de Pasteur por refuti por ĉiam la teorion de spontana generado.

La Akademio de Sciencoj de Francio estis ofertinta premion al tiu kiu estis sukcesinta proponi, per eksperimento, solvon de la kverelo. La premio estis gajnita 1864 de L. Pasteur kiu per simpla eksperimento sukcesis refuti por ĉiam la teorion de la spontana generado. Li utiligis por sia eksperimentoj taritajn ujojn anserkolajn, kiuj permesis eniron de oksigeno, elemento nepra por la disvolviĝo de la vivo, sed malhelpis ke la ena likvido kontaktiĝus kun infektantaj agantoj kiel sporoj kaj bakterioj. Li boligis la enhavon de la anserkolaj matrasoj, mortigante tiel ĉiujn vivformojn en la likvido, kaj pruvis ke mikroorganismoj reaperis nur se la anserforman matrasan kolon oni rompas por permesi tiel al la infektantaj agantoj eniri.

Per tiu simpla eksperimento Pasteur mortigis definitive la teorion de la spontana generado kaj, kiel mem diris dum “scienca vespero” ĉe Sorbona universitato de Parizo: «Neniam la teorio de spontana generado povos releviĝi el tiu mortiga frapo trudita de tiu simpla eksperimento”.

Krome, li demonstris ke la ĝermoj deponiĝis sur la matrasa kurbo, en kiu ĉeestis akvo, pro tio ke la aero alvenis ĝis tien kaj do en tiu loko reproduktiĝis ĝermo ĉar tie ili trovis favoran medion.

Tiu temo de la spontana generado multe ligiĝas al tiu de la origino de la vivo.

Aludoj al historio de la koncepto "spontana generado"[redakti | redakti fonton]

La filozofoj, en Okcidento, pritraktintaj tiun temon, ĝenerale akceptis la spontanan generiĝon de la vivo. Ekzemple:

Laŭ Aristotelo, kiu estas la patro de naturaj sciencoj por la tuta Okcidento, foje la vivo naskiĝas el nevivo, el la tero kaj akvo ktp, kiel oni povas konstati.[3]

Aŭgusteno de Hipono [4] diskutas pri tiu temo en la verko de civitate Dei citante la versegon 1,20, kaj ĝin laŭlitere inerpretante, de la Genezo :Kaj Dio diris: La akvo produktu moviĝantaĵojn, vivajn estaĵojn. Tiuj vortoj montrus, laŭ li, krom la originon de la kapablon de la akvo generis la vivon, ankaŭ la kaŭzon de la konstanta fekundeco de la vivo. ref>La samaj vortoj hodiaŭ estas utiligataj por montri ke ankaŭ en la Biblio ne tute fremdas la koncepto pri iu speco de evoluo de la vivantaĵoj.</ref>

Tomaso de Akvino kaj Alberto la Granda emas, ja jes, por la spontana generado, sed ili hastas lokigi la kaŭzon en la influo de la astroj ĉar ĉiu fenomeno postulas kaŭzon.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Manlibroj pri biologio
  • Historio de la biologio
  • Mezepokaj bestalibroj

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • angle Stuart Kauffman, At home in the universe
  • [1] Sumo de teologio de Sankta Tomaso. Anglalingve.
  • [2] Sumo de teologio de Tomaso de Akvino. Itallingve.
  • [3] Summa Theologiae, Latinlingve.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tamen ne forgesendus ke ĉi-kaze spontana ne signifas senkaŭza ĉar la tiamaj filozofoj atribuis la fenomenon al la influo de la astroj. Ili eraris pri la kaŭzo kiu por la modernaj eksperimentuloj identiĝas en la scienca principo vivo el vivo.
  2. La spontana generado ŝajnis porti konfirmon al materialismo kaj al ateismo pro evidenta senbezono de supera Dio kreanta, dum la dikredantoj ĝenerale fevoris por la kontraŭa tezo, nome tiu de “vivo el vivo”.
  3. Kuriozaĵo: diskutante pri la seksa generado, li asertas ke, kaze la homa generado, la viro transdonas la “formon” dum la virino allasas la materion (laŭ lia teorio de la materio kaj formo konstituantaj la aĵon: hilemorfismo).
  4. Saint Augustin, De Genesi ad litteram imperfecti liber (Le Sens littéral de la Genèse : ouvrage inachevé), vol. Livre 1, v. 391, « Part 19 ».

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligoj[redakti | redakti fonton]

  • [4] Historio de la origino de la vivo
  • [5] Mito de Euridica kaj Aristeo: abelsvarmo el oferita bovo.