Sport Luanda e Benfica

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sport Luanda e Benfica estas futbal-klubo de Luanda, Angolo. La klubo estas nomita pro Sport Lisboa e Benfica, de Portugalio, kaj havas la samajn kolorojn. La emblemo ankaŭ tre similas al tiu de la portugala teamo. La klubo ĝis 2005 neniam gajnis la unuan angolan ligon de futbalo, nomata "Girabola", aŭ la Angolan Pokalon. La klubo estas kromnomata Leões de Luanda, do "Leonoj de Luando" (estas ironie, ke la leono estas la simbolo de SL Benfica-aj rivaloj, Sporta CP). La klubo estis originale fondita je la nomo Sport Luanda e Benfica, kaj estis poste renomita Saneamentos Rangol. En 2000, la klubo revenis al sia antaŭa nomo, Sport Luanda e Benfica. En 1995, kiel Saneamentos Rangol, la klubo estis promociiĝinta al la sekvajara unua ligo. En 2003, Benfica Luanda estis elklasigita al la dua ligo. En 2004, la klubo estis la duaviculo de la dua ligo, kaj estis repromociiĝinta al la unua ligo. La sezonon de 2005 la klubo finis 6-a en la unua ligo.