Sporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Citaĵo
« Ne gravas gajni, sed partopreni por povi gajni. »
— Pierre de Coubertin
Citaĵo
« La lastaj estos la unuaj, sed ĉi-momente la unua estas mi. »
— Mike Tyson

Sporto estas aro de korpaj ekzercoj aŭ ludoj celantaj disvolvon de fizika lerteco kaj samtempe saniĝon, amuzon aŭ vetbatalon.

Eblas sporti unuope aŭ grupe, ĉu por amuziĝi, ĉu kadre de konkurso, ĉu eĉ je profesia nivelo.

Vortdeveno[redakti | redakti fonton]

La vorto sporto havas sian originon en la latina verbo deportare, kiu interalie signifis "eliri trans la pordojn", do eliri el la ĉirkaŭurba muraro por ekzerciĝi aŭ sporti en la kamparo. El tiu ĉi verbo devenas, interalie, deportar (okcitane kaj hispane) kaj desporter (france, kun la signifo de "amuziĝo"). En la angla lingvo, tiu ĉi lasta vorto ekaperis en la 14-a jarcento kiel disport, kaj en la 16-a jarcento ĝi alprenis sian nunan formon, sport.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hermeso, la helena dio de la atletismo

Laŭ pluraj ekzempleroj de prahistoria arto, eltrovitaj dum la 19-a jarcento ĉefe en Francio (Lascaux), Afriko kaj Aŭstralio, jam antaŭ tridek mil jaroj oni bildigis ceremoniojn, kiuj inkluzivis ian sportecan agadon aŭ korpan streĉadon fare de la partoprenantoj.

La plej malnova grupa sporto estis tre verŝajne kurado; ĝin sekvis ĵetado kaj saltado, kiuj ĉiuj tre utilis kiel pretigado por bataloj aŭ por ĉasado. Pro aliaj similaj bezonoj estiĝis pluraj pliaj sportoj, kiel ekzemple naĝado, remado, ĉevalrajdado, kaj lukto. Poste aperis ankaŭ pilkosportoj; la tiamaj pilkoj estis ĉefe faritaj el herbo.

En tiu ĉi tempo, sportaj aranĝoj ne tuj havis konkursan karakteron, sed temis precipe pri kuna amuziĝo kaj ludado.

Pluraj prapopoloj praktikis apartajn sportojn. La hebreoj ekzemple ĉefe ludis arkpafadon, levadon de rokoj kaj ŝtonĵetadon; la egiptoj jam organizis sportajn konkursojn pri lukto, gimnastiko, bokso, naĝado, kanoado, fiŝkaptado, atletismo kaj pilkosportoj.

La antikva popolo kiu plej ligiĝas al sporto estis la grekoj, kiuj ĉefe praktikis kuradon, saltadon, lukton, bokson, ĵetlancadon, pentatlonon kaj batalĉarajn konkursojn. Tiu ĉi listo estas bona ekzemplo pri la forta ligo kiu tiam ekzistis inter sportoj kaj milito. Laŭ la legendo, la ĝuste helena heroo Herkulo ekestigis, dankeme al Zeŭso, la olimpiajn ludojn, granda ceremonio kiu kunigis sporton, kulturon kaj religian kulton. Dum la olimpiaj ludoj, militoj kaj mortpunoj haltiĝis.

Rilatoj inter sporto kaj socio[redakti | redakti fonton]

En preskaŭ ĉiuj modernaj socioj, sporto ludas gravan socian, politikan kaj ekonomian rolon. Ĝia disvolviĝo kaj evoluo ofte spegulas tiun de la socio mem. Nuntempaj amaskomunikiloj ofte dediĉas rimarkindan atenton al sportaj konkursoj, kaj la plejparto el landoj havas aparte grandskale priatentitan kaj praktikitan sporton (ekz. futbalo en Eŭropo, kriketo en pluraj eksaj britaj kolonioj, kaj tiel plu).

Kelkaj sportoj, kiel ekzemple kurado, postulas neniun ludilon aŭ ludejon, kaj estas same popularaj en evoluintaj kaj ne-evoluintaj regionoj. Aliaj sportoj, male, havas apartajn bezonaĵojn, kiel ekzemple poraj veturiloj (okaze de aŭtosportoj kaj velado), ludejoj (ĉe naĝadoglitkurado) aŭ ludiloj (ĉe golfoarkpafado). Fine, kelkaj sportoj postulas la ĉeeston de besto, kiel ekzemple en la okazo de ĉevalrajdado.

Sporto kaj Esperanto[redakti | redakti fonton]


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

La enpenetro de Esperanto en la sportan afergvidon kaj aranĝadon de sportaj okazintaĵoj daŭris tre longe. Tio estas komprenebla, se ni konsideras, ke la homoj okupiĝintaj pri E kaj pri sporto estis komence tute alispecaj, kaj ankaŭ la klopodoj de kelkaj fervoruloj, vivteni apartan Esperantistan sportan asocion aŭ ligon, re aŭ eĉ ŝovinismaj burĝulaj sportasocioj ne uzas Esperanton, eĉ kelkfoje kontraŭbatalas ĝian enpenetron, la laboristaj sportistoj (kiuj precipe depost la milito tre multnombriĝis) rekonas ĝiajn avantaĝojn kaj utiligas ilin. La unua eblo je uzado de E estas la preparaj skribaj laboroj de grandaj int. sportfestoj. Ĉirilate, Esperanto jam plurfoje pruvis sian taŭgecon; ekzemple, dum la internacia laborgimnastika kunveno en Nurenbergo (1929), la dua laborista olimpiado en Vieno (1931) kaj la laborista sportfesto en Ústí nad Labem (Ĉeĥoslovakio, 1933). Dum tiuj ĉi festoj estas aranĝitaj ankaŭ interfratiĝkunvenoj de la Esperantistoj, kiujn ĉiam tre multaj Esperantistoj partoprenis. Deĵoris dum la festoj ankaŭ multaj Esperantistoj kiel informantoj, gvidantoj, ktp. Oni jam uzis Esperanton ankaŭ por sportteknikaj celoj: unua provo dum la Spartakiado en Moskvo (1931). Tamen prezentas grandan malhelpon ĉi-rilate la manko de internaciskale aprobita sportteknika vortaro. Nun jam la Vienaj Naturamikaj Esperantistoj okupiĝas pri tio. E bone prosperas ankaŭ en la turisma branĉo de sporto. Inter la naturamikoj ekzistas preskaŭ en ĉiuj urboj grupoj Esperantistaj kaj multaj el ili uzas Esperanton kiel helplingvon dum siaj eksterlandaj ekskursoj, aliflanke ĉe organizo de vizito de eksterlandanoj en siaj hejmoj. Ni povas konstati tre bonan kontakton ankaŭ inter la Naturistoj (ano de natura vivmaniero: vegetaranoj, nudistoj, kaj tiel plu) kaj Esperantistoj en Francio, Germanio, Italio, Finnio, Aŭstrio, kaj tiel plu.

K. NEBENZAHL.


Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Atletismo[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Atletiko.

Pilkosportoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Pilkosporto.

Batalsportoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Batalsporto kaj Lukto.

Akvosportoj[redakti | redakti fonton]

Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Akvosporto.

Vintraj kaj montaraj sportoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj sportoj[redakti | redakti fonton]

Sportaj konkursoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]