Sporto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kurado
Teniso
Citaĵo
 Ne gravas gajni, sed partopreni por povi gajni. 
— Pierre de Coubertin
Citaĵo
 La lastaj estos la unuaj, sed ĉi-momente la unua estas mi. 
— Mike Tyson
Liberstila lukto
La Internacia Olimpia Komitato agnoskas kelkajn tabloludojn kiel sportoj ekzemple ŝako.
Sporto en infanaĝo. Futbalo estas teama sporto kiu havigas ankaŭ oportunojn por plibonigi fizikan taŭgecon kaj sociajn interagadojn.

Sporto estas aro de korpaj ekzercoj aŭ ludoj celantaj disvolvon de fizika lerteco kaj samtempe saniĝon, amuzon aŭ vetbatalon. Eblas sporti unuope aŭ grupe, ĉu por amuziĝi, ĉu kadre de konkurso, ĉu eĉ je profesia nivelo.

Sporto (aŭ sportoj) estas ĉiuj formoj de kutima ĉu konkurenca ĉu nekonkurenca korpekzercado kiu,[1] pere de hazarda aŭ organizita partopreno, celas uzi, pluteni aŭ plibonigi fizikan kapablon kaj lertecon dum havigas distron al partoprenantoj, kaj en kelkaj kazoj, ankaŭ al spektantoj.[2] Ekzistas centoj da sportoj, el tiuj kiuj postulas nur du partoprenantoj (aŭ eĉ unu se ne temas pri konkurenco), al tiuj kun centoj (kaj eĉ miloj kaze de popularaj maratonoj) da samtempaj partoprenantoj, ĉu enkadre de teamoj aŭ unuope.

Sporto estas ĝenerale rekonataj aktivecoj bazitaj sur fizika korpekzercado aŭ lerteco, kies ĉefaj konkurencoj populare agnoskitaj kiel la Olimpiaj Ludoj akceptas nur sportojn kiuj kongruas kun tiu difino,[3] dum aliaj organizoj kiaj la Konsilio de Eŭropo uzas difinojn inkludantajn aktivecojn kun fizika elemento en la klasigo kiel sportoj.[2] Tamen, nombraj konkurencaj, sed nefizikaj, aktivecoj postulas agnoskon kiel mensosportoj. La Internacia Olimpa Komitato (tra la Asocio de Agnoskitaj Internaciaj Sportofederacioj nome ARISF) agnoskas kaj ŝakon kaj briĝon kiel sportoj bona fide (je bona fido), kaj SportAccord, nome la internacia sporta federacio asocio, agnoskas kvin nefizikajn sportojn,[4][5] kvankam limigas la kvanton de mensoludoj kiuj povas esti akceptitaj kiel sportoj.[1]

Sportoj estas kutime regitaj fare de regularotradicio, kiuj helpas certigi justan konkuradon, kaj permesi konsekvencan juĝadon de la gajninto. Gajni povas esti determinita per fizikaj okazaĵoj kiel ekzemple trafado de celoj aŭ transpaŝado de limo unue, aŭ de la persistemo de juĝistoj kiuj gajnas elementojn de la sportprezento, inkluzive de celo aŭ subjektivaj iniciatoj kiel ekzemple teknika efikeco aŭ arta impreso.

En organizita sporto, notoj pri efikeco ofte estas konservitaj, kaj por popularaj sportoj, tiuj informoj povas esti vaste sciigitaj aŭ raportitaj en sporta gazetaro. Krome, sporto estas grava fonto de distro por ne-partoprenantoj, tiel ke spektsporto altiras grandajn homamasojn al ejoj, kaj atingas pli larĝajn spektantarojn tra dissendado. Tio okazigis tro ofte kverelojn inter sekvantoj de diversaj sportistoj kaj ĉefe de sportaj teamoj, ekzemple de futbalaj teamoj, kiuj okazigis tumultojn kaj foje eĉ mortintojn.

Laŭ A.T. Kearney, konsilista funkciulo, la tutmonda sportindustrio estas valora je pli ol 620 miliardoj da usonaj dolaroj je valoro de 2013.[6]

Vortdeveno

La vorto sporto havas sian originon en la latina verbo deportare, kiu interalie signifis "eliri trans la pordojn", do eliri el la ĉirkaŭurba muraro por ekzerciĝi aŭ sporti en la kamparo. El tiu ĉi verbo devenas, interalie, deportar (okcitane kaj hispane) kaj desporter (france, kun la signifo de "amuziĝo"). En la angla lingvo, tiu ĉi lasta vorto ekaperis en la 14-a jarcento kiel disport, kaj en la 16-a jarcento ĝi alprenis sian nunan formon, sport.

Historio

Hermeso, la helena dio de la atletismo
Anglaj prisportaj komentariistoj Eddie Hemmings kaj Mike Stephenson.

Laŭ pluraj ekzempleroj de prahistoria arto, eltrovitaj dum la 19-a jarcento ĉefe en Francio (Lascaux), Afriko kaj Aŭstralio, jam antaŭ tridek mil jaroj oni bildigis ceremoniojn, kiuj inkluzivis ian sportecan agadon aŭ korpan streĉadon fare de la partoprenantoj.

La plej malnova grupa sporto estis tre verŝajne kurado; ĝin sekvis ĵetado kaj saltado, kiuj ĉiuj tre utilis kiel pretigado por bataloj aŭ por ĉasado. Pro aliaj similaj bezonoj estiĝis pluraj pliaj sportoj, kiel ekzemple naĝado, remado, ĉevalrajdado, kaj lukto. Poste aperis ankaŭ pilkosportoj; la tiamaj pilkoj estis ĉefe faritaj el herbo.

En tiu ĉi tempo, sportaj aranĝoj ne tuj havis konkursan karakteron, sed temis precipe pri kuna amuziĝo kaj ludado.

Pluraj prapopoloj praktikis apartajn sportojn. La hebreoj ekzemple ĉefe ludis arkpafadon, levadon de rokoj kaj ŝtonĵetadon; la egiptoj jam organizis sportajn konkursojn pri lukto, gimnastiko, bokso, naĝado, kanuado, fiŝkaptado, atletismo kaj pilkosportoj.

La antikva popolo kiu plej ligiĝas al sporto estis la grekoj, kiuj ĉefe praktikis kuradon, saltadon, lukton, bokson, ĵetlancadon, pentatlonon kaj batalĉarajn konkursojn. Tiu ĉi listo estas bona ekzemplo pri la forta ligo kiu tiam ekzistis inter sportoj kaj milito. Laŭ la legendo, la ĝuste helena heroo Heraklo ekestigis, dankeme al Zeŭso, la olimpiajn ludojn, granda ceremonio kiu kunigis sporton, kulturon kaj religian kulton. Dum la olimpiaj ludoj, militoj kaj mortpunoj haltiĝis.

Rilatoj inter sporto kaj socio

En preskaŭ ĉiuj modernaj socioj, sporto ludas gravan socian, politikan kaj ekonomian rolojn. Ĝia disvolviĝo kaj evoluo ofte spegulas tiun de la socio mem. Nuntempaj amaskomunikiloj ofte dediĉas rimarkindan atenton al sportaj konkursoj, kaj la plejparto el landoj havas aparte grandskale priatentitan kaj praktikitan sporton (ekz. futbalo en multaj landoj de Eŭropo, kriketo en pluraj eksaj britaj kolonioj, kaj tiel plu).

Kelkaj sportoj, kiel ekzemple kurado, postulas neniun ludilon aŭ ludejon, kaj estas same popularaj en evoluintaj kaj ne-evoluintaj mondoregionoj. Aliaj sportoj, male, havas apartajn bezonaĵojn, kiel ekzemple poraj veturiloj (okaze de aŭtosportoj kaj velado), ludejoj (ĉe naĝadoglitkurado) aŭ ludiloj (ĉe golfoarkpafado). Fine, kelkaj sportoj postulas la ĉeeston de besto, kiel ekzemple en la okazo de ĉevalrajdado.

Sporto kaj Esperanto


Enciklopedio de Esperanto Enciklopedio de Esperanto

Flago de Esperanto
Ĉi tiu teksto estas prenita el la Enciklopedio de Esperanto 1934. Vi povas plibonigi ĝin per vikiigo kaj aktualigo de la enhavo. Kiam la origina teksto estos sufiĉe vikiigita kaj aktualigita, forigu ĉi tiun kadron, kaj anstataŭe enmetu la ŝablonon EdE en la artikolon.

Enciklopedio de Esperanto

Enciklopedio de Esperanto

La enpenetro de Esperanto en la sportan afergvidon kaj aranĝadon de sportaj okazintaĵoj daŭris tre longe. Tio estas komprenebla, se ni konsideras, ke la homoj okupiĝintaj pri E kaj pri sporto estis komence tute alispecaj, kaj ankaŭ la klopodoj de kelkaj fervoruloj, vivteni apartan Esperantistan sportan asocion aŭ ligon, re aŭ eĉ ŝovinismaj burĝulaj sportasocioj ne uzas Esperanton, eĉ kelkfoje kontraŭbatalas ĝian enpenetron, la laboristaj sportistoj (kiuj precipe depost la milito tre multnombriĝis) rekonas ĝiajn avantaĝojn kaj utiligas ilin. La unua eblo je uzado de E estas la preparaj skribaj laboroj de grandaj int. sportfestoj. Ĉirilate, Esperanto jam plurfoje pruvis sian taŭgecon; ekzemple, dum la internacia laborgimnastika kunveno en Nurenbergo (1929), la dua laborista olimpiado en Vieno (1931) kaj la laborista sportfesto en Ústí nad Labem (Ĉeĥoslovakio, 1933). Dum tiuj ĉi festoj estas aranĝitaj ankaŭ interfratiĝkunvenoj de la Esperantistoj, kiujn ĉiam tre multaj Esperantistoj partoprenis. Deĵoris dum la festoj ankaŭ multaj Esperantistoj kiel informantoj, gvidantoj, ktp. Oni jam uzis Esperanton ankaŭ por sportteknikaj celoj: unua provo dum la Spartakiado en Moskvo (1931). Tamen prezentas grandan malhelpon ĉi-rilate la manko de internaciskale aprobita sportteknika vortaro. Nun jam la Vienaj Naturamikaj Esperantistoj okupiĝas pri tio. E bone prosperas ankaŭ en la turisma branĉo de sporto. Inter la naturamikoj ekzistas preskaŭ en ĉiuj urboj grupoj Esperantistaj kaj multaj el ili uzas Esperanton kiel helplingvon dum siaj eksterlandaj ekskursoj, aliflanke ĉe organizo de vizito de eksterlandanoj en siaj hejmoj. Ni povas konstati tre bonan kontakton ankaŭ inter la Naturistoj (ano de natura vivmaniero: vegetaranoj, nudistoj, kaj tiel plu) kaj Esperantistoj en Francio, Germanio, Italio, Finnio, Aŭstrio, kaj tiel plu.

K. NEBENZAHL.


Literaturo

Vidu ankaŭ

Samteamanoj kunlaboras por venki la alian teamon

Atletismo

Stanga altsalto
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Atletiko.

Pilkosportoj

Korbopilkado.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Pilkosporto.

Batalsportoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikoloj Batalsporto kaj Lukto.

Akvosportoj

Naĝado.
Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Akvosporto.

Vintraj kaj montaraj sportoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Vintra sporto.

Aliaj sportoj

Biciklokuro Tro-Bro Léon, 2009.

Sportaj konkursoj

Notoj

  1. 1,0 1,1 Definition of sport. SportAccord.
  2. 2,0 2,1 . The Europien sport charter. Alirita 2012-03-05.
  3. List of Summer and Winter Olympic Sports and Events. The Olympic Movement.
  4. World Mind Games. SportAccord.
  5. Members. SportAccord.
  6. http://www.economist.com/news/international/21585012-sportswomen-are-beginning-score-more-commercial-goalsbut-they-still-have-lot-ground Women in sport: Game, sex and match

Eksteraj ligiloj