Spranto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Spranto
Aŭtoro Spranto Australia Pty Ltd
Lasta stabila versio 2.5.1
(2011-02-01)
Operaciumo Vindozo
Lingvo(j) Angla
Evoluigstato en evoluo
Programtipo interreta telefono
Retejo http://www.spranto.com
vdr

Spranto estas vindoza klientprogramo por videokonferencoj, kiu kapablas elsendadi kaj ricevadi bildon kaj sonon en HD-kvalito (1080-piksela video). Spranto, kies evoluo komenciĝis en oktobro 2010, uzas la popularan videokonferencan protokolon H.323. Uzanto de Spranto povas rekte konektiĝi al alia Spranto-uzanto sciante ties IP-adreson. Uzante propran pordogardejon (ekzemple la liberan GnuGk), oni povas aranĝi privatan videokonferencan reton, ekzemple pere de publika servo kiel h323.net, aŭ per ajna alia komerca servoprovizanto kiu subtenas la protokolon H.323. Avantaĝo de la programo estas la subteno de H.460 ("Direct Media"), aro de ITU-normoj kiuj ebligas videokonferencadon ankaŭ tra NATfajroŝirmilo.

Esperanto

La nomo Spranto devenas de Esperanto kaj Spranto intencas esti "ponto inter ordinaraj homoj el malsamaj landoj", same kiel Esperanto.[1] En la retpaĝaro de Spranto en la malsupra parto aperas portreto de L. L. Zamenhof (en grandeco 57x80 pikseloj) kaj apud ĝi la teksto "One who hopes" (laŭvorta angla traduko de "Esperanto" – "Iu kiu esperas"). Maldekstre de Zamenhof aperas ankoraŭ emblemo pri kongrueco de la programo kun Vindozo 7 (grandeco 54x56 pikseloj). Aŭtoro de Spranto estas firmao Spranto Australia Pty Ltd el Brisbane en Aŭstralio estrata de Simon Horne, kiu ne estas konata kiel esperantisto.[2]

Referencoj

  1. Spranto HD is here! Trial licenses available
  2. LinkedIn: Simon Horne – Australia

Eksteraj ligiloj