Spree-arbaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karte Spreewald.png
Rigardo el boato
Boato en Spree-arbaro

La Spree-arbaro (malsuprasorabe Błota, suprasorabe: Błóta) estas apudrivera herbejo- kaj rivero-pejzaĝo en la sudo de la federacia lando Brandenburgio de Germanujo en la distriktoj Spree-Neiße, Dahme-Spreewald kaj Oberspreewald-Lausitz.

La Spree-arbaro konsistas el la suda Oberspreewald(administre dividita je la komunumaro Oberspreewald de la distrikto Dahme-Spreewald pli norde kaj la norda parto de la distrikto Oberspreewald-Lausitz pli sude) kaj el la norda Unterspreewald. La pejzaĝo estis formita dum la lasta glaciepoko, ĵus tie disbranĉiĝas la rivero Spree en la kadro de malalta tereno-delto en multaj kanaloj kaj riveretoj en longeco de pli ol 970 km-oj. Jen povas ekzisti ĉirkaŭ 18.000 besto- kaj planto-specoj, 1991 la Spree-arbaro ricevis la agnoskon de Unesko kiel biosfera rezervejo.

La boataj ekskursoj en la Spree-arbaro estas atrakcio de turismo en Brandenburgio. La konservitaj Spree-arbaraj kukumoj estas kulinara specialaĵo de la regiono.

Bazaj datumoj[redakti | redakti fonton]

Tuta areo: 3.173 km² el tio areo en kampara regiono ĉ. 2.800 km²

Loĝantaro: ĉ. 285.000 el tiuj loĝas en kampara regiono ĉ. 103.000

Denseco de loĝantaro: 84,9 loĝantoj / km² el tio denseco en kampara regiono ĉ. 37 loĝantoj / km²