Springfield (Ilinojo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Springfield (Illinois))
Saltu al: navigado, serĉo

Springfield (pron. SPRING-fild) estas la ĉefurbo de Ilinojo, ŝtato de Usono. La urbego ankaŭ estas romkatolika diocezo kaj ĉefurbo de Kantono Sangamon.

Situo de Springfield en la subŝtato

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Springfield situas sur ebenaĵo en meza parto de Usono, en meza parto de Ilinojo, en meza parto de Sangamon.

Kapitolo en Springfield konstruita inter 1868 - 1888

Historio[redakti | redakti fonton]

Springfield unue estis loĝigita fare de eŭropaj amerikanoj en la 1810-aj jaroj, tiutempe Ilinojso iĝis ŝtato. La plej fama loĝanto estis Abraham Lincoln, kiu vivis en Springfield de 1837 ĝis 1861. En 1908 granda rastumulto okazis en la grandurbo, okazis linĉado de du afro-amerikanaj viroj kaj mortoj de kvar blankuloj.

Klimato[redakti | redakti fonton]

En Springfield la temperaturo averaĝe varias inter 6-17 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 30, rekorde 44 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe -7 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn po 949 mm. En ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, kiu kulminas en junio kaj ĝi malkulminas en februaro. Tornadoj trafis la urbegon en 1957 kaj 2006.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Springfield havas flughavenon, krome la urbego estas grava trafika nodo. El la urbego kuras gravaj aŭtovojoj kaj trajnoj al ĉiuj direktoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Kripto de Lincoln en Springfield
  • diversaj historiaj ejoj ligitaj al Lincoln
  • katedralo

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Al tiu ĉi artikolo la informoj venis helpe de WikiTrans el anglalingva Vikipedio
Mapo pri Ilinojo, kie estas trovebla Springfield en la meza parto
Urbomezo de Springfield