Springfield (Misurio)
Springfield estas grandurbo en distrikto Green, en subŝtato Misurio en Usono. Ĝi estas universitata urbo, la tria plej granda urbo en Misurio kaj la dua plej granda "Springfield" en Usono post Springfield, Masaĉuseco (post kiu ĝi estas nomiĝi laŭ). Neformalaj nomoj por Springfield estas "La Reĝina Urbo de la Ozarks" kaj "La Naskiĝloko de Ŝoseo 66."
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 37° 11′ N 93° 17′ U / 37.183 °N, 93.283 °U (mapo)Koordinatoj: 37° 11′ N 93° 17′ U / 37.183 °N, 93.283 °U (mapo)
- Areo: 213 km²
- Loĝantaro: 159.498 (en 2010)
- Supermara alteco: 396 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodo: 65800-65899
- Telefonkodo: 417
Geografio
Springfield situas sur montetaro en la suda parto de Usono, en la nordokcidenta parto de Misurio.
Historio
La nuna areo de Springfield estis iam apartenaĵo de indianoj. Ĝi fondiĝis en 1838, la indianoj estis perforte forigitaj. Springfield situis laŭ grava vojo, poste ankaŭ laŭ grava telegrafa linio, fine laŭ fervoja linio. Dum la enlanda milito jam frue en 1861 okazis tie konflikto, poste batalo. En 1865 tutmonde fama duelo, en 1906 linĉado okazis.
Klimato
En Springfield la averaĝa temperaturo varias inter 8-20 °C. La varmo kulminas en julio (la rekordo estas 45 °C), en vintro ofte frostas. Jare pluvas (aŭ neĝas) po 1155 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en majo, plej malofte en januaro.
Trafiko
Springfield havas nacian flughavenon. Nur varotrajnoj trafikas al Memphis kaj Dallas. Aŭtoŝoseoj kuras al Sankta Luiso kaj Oklahomaurbo, ĉefvojoj kuras al Kansasurbo kaj Little Rock.
Vidindaĵoj
- muzeo de Ozarks
- historia kaj arta muzeoj
- bestoĝardeno Dickerson
- moskeo Abou Ben Adhem Shrine
- preĝejo de Sankta Johano
- kapelo
- teatroj
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagicon Isesaki, Japanio
- Ŝablono:Flagicon Tlaquepaque, Meksiko
- Ŝablono:Flagicon Tours, Francio
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio