Srana lingvo
Srana lingvo (Sranan tongo ankaŭ Sranantongo aŭ mallonge Sranan) estas la ĉefe parolata lingvo de Surinamo. Precipe antaŭe oni neformale diris taki taki aŭ nengre, sed tiuj nomoj nuntempe estas konsiderataj kiel malestimaj. Sranan estas la lingua franca de Surinamo, larĝe disvastigita kontaktlingvo, kaj per tio kreola lingvo, kiu en la ĉiutaga vivo estas uzata de preskaŭ ĉiuj grupoj de la loĝantaro. Takso el 1997 donis 300 000 parolantojn, aŭ 80% de la loĝantaro de Surinamo. Alia konata surinama lingvo estas Sarnami kiu antaŭ ĉio estas parolata de homoj kiuj devenas el Hindio. La oficiala lingvo de Surinamo estas tiu de la antaŭa koloniisto nome la nederlanda.
- Ekzemploj kun la verbo 'wroko' (labori)
| mi e wroko (m'e wroko) | mi laboras |
| yu ben e wroko | vi laboris |
| a ben wroko (kaba) | li (jam) laboris |
| a mu wroko | li devas labori |
| wi ben wroko | ni laboris |
| unu sa/o wroko | vi (plurale) laboros |
| den ben o (b'o) wroko | ili laborus |
- Fa waka? = Kiel vi fartas?
- Numeraloj:
wan (1), tu (2), dri (3), fo (4), feyfi (5), siksi (6), seybi (7), ayti (8), neygi (9), tin (10)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Pri Srana lingvo en Ethnologue (angle) angle