Središče ob Dravi
El Vikipedio
Središče ob Dravi, hungare Drávaszerdahely estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio, en provinco Štajerska, en statistika subregiono Podravska. Administre apartenas al Središče ob Dravi ankoraŭ 4 vilaĝoj. La nomo signifas tion, ke foiro okazis merkrede.
- Areo: 11 km²
- Alto super marnivelo: 183 m
- Loĝantaro: 1120
- Poŝtkodo: 2277
- Aŭtokodo: MS
- Telefonprefikso:
Situo [redakti]
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Dravo, laŭ limo de Kroatio, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Ptuj. La munucipo estas limotrapasejo voje kaj fervoje.
Historio [redakti]
Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Habsburga Imperio, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, el kio iĝis Jugoslavio. Ekde 1991 la vilaĝo apartenas al sendependa Slovenio.
