Sreten Adžić

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sreten Adžić en foto de 1914, kiun li sendis al Pál Balkányi

Sreten M. ADŽIĆ [aĝiĉ] (naskita la 15-an de oktobro 1856 en Mala Sugubina, municipo Trstenik; mortinta la 9-an de decembro 1933 en Beogrado) estis serba esperantisto, pedagogo, instruisto kaj verkisto.

Li studis pedagogion en Vieno (Aŭstrio) kaj Lepsiko (Germanio). Post finstudado li revenis al Serbio kaj laboris kiel instruisto kaj lernejestro interalie en Beogrado kaj Aleksinac. Poste li estis regiona inspektisto pri edukado en Subotica, instruis en Altlernejo pri Pedagogio en Belgrado kaj ekde 1898 estris ĵus fonditan instruistiĝejon en Jagodina. Li pensiiĝis en 1924.

Esperanto-societo en Jagodina[1] portas lian nomon. En tiu urbo ekzistas ankaŭ skulptaĵo montranta lin.[2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Nedović, Velizar: Педагошки огледи Сретена Аџића. Jagodina 1998. 188 paĝoj.
  • Đorđević, Oliver: Сретен Аџић и његова породица. (Sreten Adžić kaj lia familio.) Gornji Milanovac: Manastir Vraćevšnica, 2001. 237 paĝoj. ISBN 86-902389-1-3.
  • Живот и дело Сретена Аџића. (Vivo kaj verko de Sreten Adžić.) Jagodina: Historia arkivo, 2006. ISBN 86-902609-7-8.

Referencoj[redakti | redakti fonton]