Srilanka blua pigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Srilanka blua pigo
Srilanka blua pigo
Srilanka blua pigo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Korvedoj Corvidae
Genro: Urocissa
Specio: U. ornata
Urocissa ornata
(Wagler, 1829)
Konserva statuso
Distribumapo de la Srilanka blua pigo
Distribumapo de la Srilanka blua pigo
Distribumapo de la Srilanka blua pigo
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Srilanka blua pigo, Srilanka pigoCejlona pigo (Urocissa ornata) estas specio de birdo de la familio de korvoj kaj pigojKorvedoj. Ĝi estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Eŭropa pigo kaj loĝas en arbaraj montetoj de Srilanko, kie ĝi estas endemio.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Srilanka blua pigo estas ĉirkaŭ samgranda kiel la Eŭropa pigo, tio estas 42 al 47 cm longa kaj 196 g peza. Plenkreskuloj estas bluaj kun helbrunaj kapo, kolo, supra brusto kaj flugiloj (ĉio kun ruĝeca nuanco kaj pli hele en flugiloj). La vosto estas longa kaj montras fine de la bluaj plumoj blankajn pintojn separitajn el bluo de nigra strio. La subaj partoj estas iom pli helaj, sed ankaŭ bluaj. Gamboj kaj beko estas ruĝaj, la iriso bruna kaj la ĉirkaŭokulo el ruĝa al flaveca. Ambaŭ seksoj estas similaj. Junuloj estas pli senkoloraj.

Habitato kaj kutimaro[redakti | redakti fonton]

Tiu estas specio de densa humida ĉiamverda pluvarbaro. Ĝi malpliiĝas pro perdo de tiu habitato. Ili loĝas ankaŭ ĉe plantejoj de teo kaj same en humidaj ebenaĵoj kiel ĉe montetoj ĉiam el 150 al 2100 m de altitudo. Ĝi estas endemio de Sri-Lanko, kie li loĝas nur en sudokcidento de la insulo (ĉefe provincoj de Uva kaj Centra).

Srilanka blua pigo troviĝas kutime en etaj grupoj de ĝis 6 aŭ 7 birdoj. Ĝi estas ege karnovora, kaj manĝas ranetojn, lacertojn, insektojn, kiel raŭpoj, kaj aliajn senvertebrulojn, sed ankaŭ frukton. Ili serĉas ĉefe inter alta branĉaro kie ili saltetas el branĉo al branĉo; foje ekflugas el ripozejo kvazaŭ ili iras surgrunden sed poste ili suprenflugas al alia ripozejo.

La tasforma nesto el bastonetoj, radiketoj kaj likenoj konstruiĝas en arbo aŭ arbusto el 5 al 13 m supergrunde; la ino demetas plej ofte 3 sed ankaŭ ĝis 5 blankajn ovojn tre punktitajn je bruno. Ambaŭ seksoj konstruas la neston kaj manĝigas la idojn, sed nur la ino kovas.

Srilanka blua pigo havas varion de alvokoj inklude imitadon, laŭtan ĉink-ĉink kaj akran krak-krak-krak-krak. Oni supozas, ke ili kantas ĉefe dum humida vetero.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]