Srilanka koko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Srilanka koko
Srilanka koko, masklo en Nacia Parko Yala, Sri-Lanko
Srilanka koko, masklo en Nacia Parko Yala, Sri-Lanko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Gallus
Specio: G. lafayetii
Gallus lafayetii
(Lesson, 1831)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Teritorio
Teritorio
Teritorio
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Srilanka koko (Gallus lafayetii), konata ankaŭ dum la kolonia epoko kiel Cejlona koko, estas membro de la familio de Fazanedoj kiu estas endemia de Sri-Lanko, kie ĝi estas la nacia birdo. Ĝi estas tre proksime rilata al la Ruĝa koko (G. gallus), la natura specio de koko el kiu la hejma koko malsovaĝiĝis. La specifa nomo de la Srilanka koko rememoras la nomon de la francan nobelon Gilbert du Motier, markizo de La Fayette. En Sinhala ĝi estas konata kiel Wali Kukula[1] kaj en Tamila kiel இலங்கைக் காட்டுக்கோழி.

Aspekto

Kiel ĉe aliaj kokoj, ankaŭ la Srilanka koko estas evidenta kazo de seksa dimorfismo: la masklo estas multe pli granda ol la ino, kun pli kolora plumaro kaj troaj brido kaj kresto.

La masklo de Srilanka koko estas 66–73 cm longa, esence simila al granda, muskola virkoko. La masklo havas oranĝecruĝan korpoplumaron, kaj malhelpurpurajn al nigrajn flugilojn kaj voston. La plumoj de la "longharoj" descende el kapo al bazo de la spino estas orkoloraj, kaj la vizaĝo havas nurajn ruĝajn haŭtaĵon kaj bridojn. La iriso estas flava. La bridokresto estas ruĝa kun flava centrareo. Kiel ĉe la Verda koko, tiu koko ne posedas eklipsan plumaron.

La ino estas multe pli malgranda, nur 35 cm, kun senkolora bruna plumaro kun blanka bildo en suba ventro kaj brusto, ideala kamuflado por nestumanta birdo.

Klasado

Tiu estas unu el la kvar specioj de birdoj de la genro Gallus. La aliaj tri membroj de la genro estas la Ruĝa koko (G. gallus), la Griza koko (G. sonneratii), kaj la Verda koko (G. varius).

La Srilanka koko estas plej proksime rilata al la Verda koko,[2] kvankam fizike ĝi similas al la Griza koko kaj al la Ruĝa koko. Kiel ĉe la Verda koko, la Srilanka koko estas insula specio kiu evoluis kun la simile alborditaj predantoj kaj konkurantoj. Unika komplekso de kutimoj kontraŭpredantaj kaj manĝostrategioj estas integraj komponaĵoj de la longa evolua historio de la Srilanka koko.

Kutimoj

Kilel ĉe plej parto de aliaj fazanoj, la Srilanka koko estas surgrundema specio. Ĝi pasas plej parton de la tempo manĝante per skrapado en grundo diversajn semojn, falitan fruktojn kaj insektojn.

Ĝi estas grundonestumanta birdo, kaj la ino demetas 2-4 ovojn en nesto. Simile al ĉe multaj membroj de la fazana familio, la kolora masklo ne ludas parton en la kovado de la ovoj kaj zorgado de la frumaturaj idoj. Tiuj taskoj estas plenumataj de la senkolora kaj bone kamufla ino.

Kiel ĉe la Griza kaj la Verda kokoj, la masklo de ka Srilanka koko ludas aktiva rolon en nestoprotektado kaj idozorgado.

Reproduktado

Ino ĉe Arbarrezervejo Sinharaja, Sri-Lanko

La reprodukta strategio de tiu specio estas plej bone priskribita kiel foja poliandrio, ĉe kiu unusola ino tipe ligiĝas kun du aŭ tri maskloj kio formas masklaron. Tiuj maskloj estas ŝajne fratoj. La ino pariĝas kun la alfa masklo de la masklaro kaj nestumas alte for de la grundo.

Ŝiaj ovoj estas tre variaj laŭ koloro sed ĝenerale estas kremokoloraj kun flava aŭ rozkolora nuancoj. Purpuraj aŭ brunecaj punktoj estas komunaj. Foje ino produktas ruĝajn aŭ makulitajn ovojn. La ino kovas siajn ovojn, dum la alfa masklo gvardas ŝian neston el proksima ripozejo dum la reprodukta sezono. La betaj maskloj restas proksime same gvardante la nestoteritorion el entruduloj aŭ eventualaj predantoj, kiaj rivalaj maskloj, aŭ serpentoj kaj herpetoj. La Srilanka koko estas unika inter kokoj pro mallongo de la kovado, kiu povas esti tiom mallonge kiom nur de 20 tagoj kontraste kun la 21–26 tagoj de la Verda koko.

La idoj postulas konstantan dieton de vivantaj manĝeroj, kutime insektoj kaj izopodoj. Precize la junuloj de terkraboj estas tre gravaj por la kresko kaj surviveblo de la junaj kaj antaŭplenkreskaj Srilankaj kokoj. En kaptiveco tiu specio estas ĉefe endanĝerebla pro la malsano pulloram kaj aliaj bakteriaj malsanoj komunaj en hejma kortobirdaro.

La idoj, kaj je malpli etendo la plenkreskuloj, estas nekapablaj uzi veĝetalbazajn proteinojn kaj grasojn. Ties dietaj postuloj ne kongruas kun komerce procezitaj manĝomaterialoj. Kiel rezulto ili estas ege raraj en kaptiveco.

Habitato

Ĝi estas komuna en arbaraj kaj arbustaraj habitatoj, kaj estas komune vidata je lokoj kia Kitulgala, Yala kaj Sinharaja.

Referencoj

  1. http://www.bnhsenvis.nic.in/pdf/vol%203%20(1).pdf
  2. A genetic variation map for chicken with 2.8 million single-nucleotide polymorphisms. International Chicken Polymorphism Map Consortium (GK Wong et. al.) 2004. Nature 432, 717-722| doi:10.1038/nature03156.

Eksteraj ligiloj