Srilanka montominao

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Srilanka minao)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Srilanka montominao
Srilanka montominao, junulo kaj plenkreskulo
Srilanka montominao, junulo kaj plenkreskulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Sturnedoj Sturnidae
Genro: Gracula
Specio: 'G. ptilogenys'
Gracula ptilogenys
(Blyth, 1846)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Srilanka montominaoSrilanka minao (Gracula ptilogenys), estas membro de la familio de sturnedoj kaj genro de montominaoj kiuj estas nigrecaj birdoj kun flavoranĝaj bekoj kaj flavaj bridoj aŭ karnecaj strioj en vizaĝo kaj nuko. Tiu estas endemia de sudokcidenta Srilanko.

Tiu paserino troviĝas tipe en arbaroj kaj kultivejoj. La Srilanka montominao konstruas neston en truo. La kutima ovodemetado estas de du ovoj.

Tiu 25 cm longa birdo havas verdecbrilan nigran plumaron, purpurnuanca en kapo kaj kolo. Estas grandaj blankaj flugilmakuloj ege rimarkindaj dumfluge. La fortaj kruroj estas brilflavaj, kaj estas flavaj kvadrataj aŭ kun formo de T markoj en nuko.

La diferencaj formo kaj situo de la bridoj kaj la fortika ruĝoranĝeca beko distingas tiun specion el la Hindoceana montominao, kiu ĉeestas ankaŭ en la srilankaj arbaroj. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junuloj havas pli senkoloran bekon.

Kiel plej parto de sturnedoj, ankaŭ la Srilanka montominao estas tre ĉiomanĝanta, kaj manĝas fruktojn, nektaron kaj insektojn.

Kulture[redakti | redakti fonton]

En Srilanko, tiu birdo estas konata per multaj nomoj inklude Sela lihinija, Mal kaŭadija, Kampatija en Sinhala.[1] La nomo de Sela Lihinija estas ofte menciata en poemoj kaj aliaj similaj literaturaĵoj kaj estas citata pro ties melodiaj alvokoj. Tiu birdo aperas en populara srilanka postxmarko.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]