Srilanka spronkoko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Srilanka spronkoko
Srilanka spronkoko
Srilanka spronkoko
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Galloperdix
Specio: G. bicalcarata
Galloperdix bicalcarata
(Forster, 1781)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Srilanka spronkoko, Galloperdix bicalcarata, estas membro de la familio de Fazanedoj kiu estas endemia de densaj pluvarbaroj de Sri-Lanko.

Ĝi estas tre sekretema birdo, kaj spite ties grando estas malfacile videbla ĉar ĝi kaŝiĝas en densa subkreskaĵaro. Ofte la nura indiko de ties esto estas ties distinga kantalvoko, konsista je serioj de trisilabaj fajfoj. Kitulgala kaj Sinharaja estas lokoj kie eblas vidi tiun birdon.

Tiu spronkoko estas unu el tri specioj de birdo de la genro Galloperdix. Ĝi estas surgrunde nestumanta birdo; la ino demetas 2-5 ovojn en skrapaĵo.

La Srilanka spronkoko estas diketa, 37 cm longa birdo. Ambaŭ seksoj havas brunajn suprajn partojn, flugilojn kaj voston. Estas ruĝa vizaĝa nuda haŭtaĵo kaj blankeca gorĝo. La kruroj estas ruĝaj. Temas pri specio kun seksa duformismo. Maskla plenkreskulo havas skvamecan blankanigrajn subajn partojn kaj kapon. Estas ankaŭ etenda blanka punkteco en la brunaj flugiloj kaj supra dorso. La kruroj havas du longajn spronojn, kiuj nomigas la specion. La ino havas brunajn subajn partojn kaj tutbrunajn dorson kaj flugilojn.

Kiel ĉe plej parto de la familio de Fazanedoj, la Srilanka spronkoko estas surterema specio. Ĝi skrapas aktive inter mortinta foliaro de arbargrundo serĉe de semoj, falitaj fruktoj kaj insektoj.

En kulturo[redakti | redakti fonton]

En Sri-Lanko, tiu birdo estas konata kiel Haban Kukula en Sinhala lingvo.[1] Tiu spronkoko aperas en poŝtmarko de Sri-Lanko.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anonymous (1998). "Vernacular Names of the Birds of the Indian Subcontinent", gazeto : Buceros, volumo : 3, numero : 1, paĝoj : 53–109 (PDF)
  2. http://www.birdtheme.org/country/srilanka.html

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]