Srinivasa Aiyangar Ramanujan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Srinivasa Ramanujan)
Srinivasa Aiyangar Ramanujan
Persona informo
சீனிவாச இராமானுசன்
Naskiĝo 22-an de decembro 1887 (1887-12-22)
en Erode, Misora reĝlando,  Brita Hindio
Morto 26-an de aprilo 1920 (1920-04-26) (32-jaraĝa)
en Kumbakonam, Provinco Madraso,  Brita Hindio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per amebozo vd
Religio hinduismo vd
Ŝtataneco Brita Hindio vd
Alma mater Trinity College • Town Higher Secondary School • Government Arts College, Kumbakonam • Pachaiyappa's College • Universitato de Kembriĝo vd
Subskribo Srinivasa Aiyangar Ramanujan
Familio
Edz(in)o Janakiammal vd
Profesio
Okupo matematikisto vd
Laborkampo kombinatorikonombroteorio • matematikisto vd
Doktoreca konsilisto Godfrey Harold Hardy • John Edensor Littlewood vd
Verkado
Verkoj konstanto de Landau-Ramanujan ❦
Ramanujan theta function ❦
Rogers–Ramanujan identities ❦
Ramanujan–Soldner constant ❦
taxicab number ❦
Ramanujan's sum ❦
ekvacio de Ramanujan-Nagell ❦
Ramanujan prime ❦
Ramanujan–Petersson conjecture ❦
sumado de Ramanujan ❦
Hardy–Ramanujan theorem ❦
Ramanujan graph ❦
ĉena frakcio de Rogers-Ramanujan ❦
Ramanujan–Sato series ❦
tau-function ❦
Ramanujan's congruences ❦
trivariabla kvadrata formo de Ramanujan ❦
Q20850758 ❦
mastroteoremo de Ramanujan ❦
Q26882561 ❦
Q3927331 ❦
Ramanujan's constant ❦
Q65244311 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Srinivasa Aiyangar RAMANUJAN, [ŝrinivAsa Aijangar ramAnaĝan] naskiĝis la 22-a de decembro, 1887 en Arode, Tamil Nadu, Barato, mortis la 26-a de aprilo, 1920 en Kumbakoman, Tamil Nadu, Barato. Li estis unu de la plej grandaj matematikaj genioj.

Li devenis el malriĉa bramana familio kaj estis edukata kun granda energio de sia patrino. En la lernejo, li estis bona, sed ne eksterordinara. Post atingi 15 jarojn li montris ekstreman matematikan talenton. Hazarde li trovis libron Synopsis of Elementary Results in Pure Mathematics ("Resumo de elementaj rezultoj per pura matematiko"). Sed tiu libro estis preskaŭ sen klarigoj kaj Ramanujan lernis labori tiamaniere. Baldaŭ li konis la tutan libron kaj komencis fari proprajn formulojn. Li mem eltrovis solvojn de problemoj, kiujn grandaj matematikistoj jam trovis.

Koncentriĝinte sole je matematiko, li lernis malbone en lernejo kaj, pro tio, li preskaŭ ne sukcesis fini ĝin. Li ricevis stipendion en Pachaiyappa's College, sed ne sukcesis pri la angla lingvo. Tamen oni permesis al li studi en la universitat. Li publikigis artikolojn en matematikaj revuoj, sed neniu rekonis lin esti genio. Li sendis multajn leterojn al gravaj matematikistoj, sed neniu komprenis liajn formulojn sen klarigoj.

Nur la brita matematikisto Godfrey Harold Hardy serioze legis lian leteron kaj rekonis lin esti genio komence de la jaro 1913. Hardy venigis Ramanujan al Kembriĝo, Anglio en Trinity College. Ĉar Ramanujan havis problemojn kun la angla kulturo kaj klimato, li ofte estis malsana kaj malbonfartis. Ramanujan povis labori nur kun Hardy, kiu oferis ĉion pro la laboro kun Ramanujan. Tiamaniere ili havis grandajn sukcesojn, sed Ramanujan neniam povis adaptiĝi al la angla medio. Ramanujan malsaniĝis pro tuberkulozo kaj mortis 32 jarojn aĝa. Hardy nomis la tempon pasigitan kun Ramanujan la plej feliĉa periodo de lia vivo. Ramanujan postlasis notlibrojn, kiuj ankoraŭ plenas de misteroj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]