Stéphane Hessel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stéphane Hessel, 2012

Stéphane Frédéric HESSEL, esperante Stefano Heselo (naskiĝis la 20-an de oktobro 1917 en Berlino; mortis la 27-an de februaro 2013) estis diplomato kaj franca politika batalanto. Militanto de Libera Francio en la dua mondmilito, poste deportita al Buchenwald, li estis sekretario de la komisiono pri la homaj rajtoj, kiu elverkis ĉe UNO la universalan deklaracion pri la homaj rajtoj. Li estis ankaŭ verkisto kaj poeto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infanaĝo kaj edukado[redakti | redakti fonton]

Stefan Hessel naskiĝis en Berlino dum la Unua mondmilito, la 20-an de Oktobro 1917, de Helen Grund, filino de prusa kaj protestanta bankisto, kaj de Franz Hessel germana eseisto kaj tradukanto, kaj kiel li mem diris : « mia vivo komenciĝis en 1917, jaro de la sovetunia revolucio »[1]. La patro de lia patro, ankaŭ bankisto, riĉiĝis per la komerco de la grenoj. La religiaj tradicioj de la familio, kun juda pola origino, malaperis kun la integriĝo de tiu avo en la germanan burĝegaron. La plejaĝa onklo de Stéphane, la historiisto Alfred Hessel, estis konvertiĝinta al luteranismo, religio malmulte truda, en kies kulturo la infanoj de Franz kaj Hélène, ateistoj, havos la impreson estis edukitaj. La familio de prusaj kampnobeloj, al kiu apartenis Hélène, vivtenis konserveman, militisman kaj antisemitan tradicion kaj ties edziniĝo, en 1913, sep jarojn post la rehonorigo de Dreyfus, rompis ĝin[2]. La junuloj konatiĝis, ŝi kiel pentristino, li kiel verkisto, en 1912, en la Montparnasse de la artistoj de La Ruche, kiujn oni ankoraŭ ne nomis superrealistoj, kosmopolita Parizo kie ili vivis ĝis ilia ekloĝado en Berlino iom antaŭ la ekiĝo de la milito.

Franz, la patro de Stéphane, dediĉis sin, ekde sia plej frua aĝo, al beletro, al lingvoj kaj al greka antikveco. Ŝia patrino estas la nekonformisma heroino (« Kathe ») de Jules kaj Jim, la fama aŭtobiografia romano de Henri-Pierre Roché (kiu estas « Jim »), samtempe la amiko de Franz Hessel (kiu estas « Jules ») kaj ties rivalo en la koro de Hélène.

Stéphane Hessel kreskis en la domo de Hohenschäftlarn je dudek kilometroj sude de Munkeno kie liaj gepatroj provas bukolikan vivon kiu kondukis en 1920 al unujara rompo. Migrinta en 1925 al Francio, en Fontenay-aux-Roses, kun sia hemiplegia frato, Ulrich, pliaĝa je tri jaroj, kaj sia patrino veninta kuniĝi al Henri-Pierre Roché, li ekloĝis kun ili en Parizo kvar jarojn poste. La familiaj riĉeco, jam malbonigita pro la milito, ankoraŭ pli malboniĝis pro la krizo de 1929. Stéphane vizitadis gimnazion kun sia frato en edukpensionon apud la lago de Konstanco kaj sukcesis sian filozofian abituron jam 15jara, en 1932. Post studado en la londona lernejo pri ekonomiko (en: London School of Economics), pagata per la pensio akirita de Henri-Pierre Roché sekve de ilia disiĝo en Julio 1933, li revenis al Parizo por studi en la libera lernejo pri politikaj sciencoj (fr: École libre des sciences politiques).

En 1937, li decidis, inverse de sia frato, ŝtataniĝi en Francio[3] kaj lia patrino, pro lia manko de asidueco en la libera lernejo pri politikaj sciencoj[4], enskribis lin en la literaturaj preparklasoj (fr: "Classes préparatoires littéraires" aŭ "hypokhâgne") ĉe Liceo Louis-Le-Grand en Parizo. La Nurenbergaj leĝoj kaj la melpermesoj labori kiuj sekvis redonis al li patron kaj fraton ekzilitajn de Berlino nur kelkajn tagojn antaŭ la Kristala nokto. Li estis akceptita en 1939 en la profesora instituto ĉe strato Ulm en Parizo. Li edziĝis al Vitia, juna rusa judino, interpretisto por prelegoj kaj filino de Boris Mirkine-Guetzevitch, fama profesoro pri konstitucia juro en Francio. La geedziĝo malplaĉis al lia patrino. Tri infanoj naskiĝos postmilite al ili: Anne, Antoine kaj Michel.

En Septembro, li estis mobilizita en Saint-Maixent, kun tri promocioj de la profesora instituto, kiam lia frato Ulrich estis malliberigita en la stadiono de Colombes. Interveno de Gabrielle Buffet liberigis lin.

Rezistado kaj deportado[redakti | redakti fonton]

Postmilite : la demando pri la homaj rajtoj[redakti | redakti fonton]

Sociala kaj politika agado[redakti | redakti fonton]

Militantismo[redakti | redakti fonton]

Decidiĝoj pri la israela-palestina konflikto[redakti | redakti fonton]

En Aŭgusto 2006, Stéphane Hessel subskribis vokon kontraŭ la israelaj frapoj en Libano, publikigita en la gazeto Libération kaj en la gazeto L'Humanité[5].

La 5-an de Januaro 2009, Stéphane Hessel deklaris pri la israela ofensivo en la gaza Sektoro :

Citaĵo
 Vere, la vorto kiu taŭgas – kiu devus estis uzata – estas tiu de militkrimo kaj eĉ de krimo kontraŭ la homaro. Sed necesas uzi tiun vorton kun singardo, precipe kiam oni estas en Ĝenevo, kie sidas altranga komisaro pri la homaj rajtoj, kiu pri tio povas havi gravan opinion. Por mi, estinte en Gazo, vidinte la rifuĝintajn kampadejojn kun miloj da infanoj, la maniero laŭ kiu ili estas bombataj aspektas al mi kiel vera krimo kontraŭ la homaro. 

[6]

La 4-an de Marto 2009, Stéphane Hessel estas membro de la komitato por la patrumado de la Tribunalo Russell pri Palestino. Li prezidas la gazetarkonferencon organizatan okaze de ĝia lanĉo.[7]. Novembre, li alportis sian subtenon al Salah Hamouri, Franco-Palestinano enkarcerigita en Israelo[8] juĝita kulpa, de la israela justico, pro esti membro de la popola Fronto por la liberigo de Palestino (fr: FPLP aŭ "Front populaire de libération de la Palestine") kaj pro mortigkomploto. Li neis la faktojn, kiujn oni riproĉis al li [9].

La 30-an de Decembro 2009, Stéphane Hessel listigis Israelon en listo de « tiranaj » Ŝtatoj, kun Ĉinio, Rusio kaj Irano, kun kiuj la komerco ne devas superi la homajn rajtojn[10]. La 15-an de Junio 2010, li vokis al partopreno en la movo de bojkoto, malinvestado kaj punoj kontraŭ Israelo[11], kiu vekis indignon de la nacia buroo de atento kontraŭ antisemiteco][12] kiu plendis por « provoko al diskriminacio, al malamo aŭ al perforto ». Oktobre 2010, Pierre-André Taguieff, parafrazante Volteron, skribis sur sia muro facebook

Citaĵo
 Iu vespere, funde de Sahelo, serpento mordis la maljunan Hessel, kio okazis laŭ vi? Mortis la serpento 

kaj forigis la komenton post kelkaj horoj. La tono de la paroloj de Taguieff estisgis publikan polemikon, en kiu la politikologo disvolvis siajn riproĉojn al Hessel kaj kontraŭ ties pozicioj juĝitaj ekstremismaj kontraŭ Israelo[13], [14], [15], [16], [17].

En 2010, la libro de Stéphane Hessel, « Indignez-vous ! » (eo: Indignu), fariĝis literatura fenomeno kaj eldonsukceso kun rekorda eldonkvanto de 950 000 ekzempleroj Januarmeze de 2011. Stéphane Hessel skribis en ĝi ke la situacio en Palestino estas lia « ĉefa indigno » en la mondo[18].

Komence de Januaro 2011, estiĝis polemiko pri la nuligo de renkontiĝo organizita de la profesora instituto sur strato Ulm en Parizo (fr: ENS aŭ "École normale supérieure (rue d'Ulm — Paris)") kun Stéphane Hessel. La konsilio reprezentanta la judajn instituciojn de Francio (fr: CRIF) postulis, Januare 2011, de la ministro de la Universitatoj, Valérie Pécresse, kaj de la akademio de parizo, malpermesi la kolokvon-debaton, al kiu devis partopreni Stéphane Hessel sed ankaŭ Leïla Shahid, Haneen Zoabi (araba deputitino ĉe la israela parlamento), Michel Warschawski, Élisabeth Guigou, Gisèle Halimi akj Benoist Hurel (adjunkta ĝenerala sekretario de la juĝistara sindikato, ĉar ĝia celo estus la promocio de kontraŭ-israela bojkoto.[19]. Monique Canto-Sperber, direktorino de ENS, nuligis la debaton en la 12-an de Januaro 2011, estigante polemikon. Mediapart, en antaŭa pozicio, denuncis la premojn agnoskitajn de CRIF kaj la konduton de la estraro de ENS[20], [21] : pluraj eminentuloj, el kiuj Alain Badiou, Jacques Rancière kaj Esther Benbassa[22] denuncas cenzuran akton kaj atencon al parollibereco[21]. Siaflanke, neanta iun ajn eksteran premon por sia decido, Monique Canto-Sperber klariigis ke ŝi nuligis la kolokvon, pro la fakto, ke laŭ ŝi, ne temis pri simpla renkontiĝo inter Stéphane Hessel, kelkaj profesoroj-lernantoj kaj la lernantoj de ENS, prepariĝis renkontiĝo malferma al vasta ekstera publiko ĉirkaŭ asocio favora al Palestino, vokanta al bojkoto de israelaj profesoroj[23]. Kunveno « por subteni la parolliberecon », al kiu partoprenis Stéphane Hessel, okazis placo de Panteono[24].

Asocia engaĝiĝo[redakti | redakti fonton]

En 1962, Stéphane Hessel kreis la asocion por la formado de la afrikaj kaj malagasaj laboristoj (fr: AFTAM aŭ "Association de formation des travailleurs africains et malgaches"), kies prezidanto li fariĝis[25] (en 2008, la asocio enkalkulis 22000 loĝlitojn).

Li kreis unu jaron poste la gvidlibron de la franca helpkontribuanto en Alĝerio (fr: Guide du coopérant français en Algérie)[26], fonto de utilaj konsiloj por la junuloj de la kontingento militservantaj en helpkontribuo, kiuj povis esti konfuzitaj per la moroj, kiujn ili malmulte konis. Tiu gvidilo, regule ĝisdatigita, estos eldonita kaj donita al ĉiu helpkontribuanto ĝis la fino de la 1970-aj jaroj.

Stéphane Hessel estis membro de la komitato de patroneco de la franca Kunordigo por la Jardeko de la paco- kaj neperforto-kulturo.

Li subtenis, ekde ĝia kreo en 2001, la asocian fonduson 'Ne-perforto' (fr: Non-Violence XXI). Li estis ankaŭ inter la fondintoj de internacia scienca, politika kaj etika kolegio (fr: 'Collegium international éthique, politique et scientifique') en 2002, kiun li konceptis kiel lokon de engaĝiĝo de la intelektulo apud la decidanto.

De 2007, Stéphane Hessel estas patrono de la ne-registara organizaĵo 'Bibliotekoj sen Landlimoj' (fr: Bibliothèques sans Frontières), kiu aktivas por la aliro al la scio kaj la apogo al la bibliotekoj en Francio kaj en la mondo[27].

En majo 2008, kaj poste en la 17-a de Majo 2009, okaze de la civitana kunveniĝo organizita de la gruparo CRHA (fr: 'Citoyens résistants d'hier et d'aujourd'hui', eo: hieraŭaj kaj hodiaŭaj rezistantaj civitanoj), li paroladis sur la altebenaĵo de Glières kaj li akceptis, flanke de Raymond Aubrac, fariĝi la patrono de la asocio.

En Februaro 2011, dum kunveno organizita de la licea 'Phosphore', li akceptis la demandon de Radio Vie lycéenne (eo: Radio Licea Vivo) kaj fariĝis la patrono de la unua licea komunikmedio de Francio. Tiam li subtenis la engaĝiĝon de la junularo estigitan de tiu radio.

Distingaĵoj kaj rekompencoj[redakti | redakti fonton]

En 1999, li estis altigita al la digneco de Granda Kruco de la nacia ordeno pri Merito (dekreto de la 16-a de Novembro 1999).

En 2004, li ricevis la premion Nordo-Sudo de la Eŭropa Konsilio. La 19-an de Majo 2009, la urbo Aubervilliers fare de Jacques Salvator, urbestro[28].

En 2006, ili estis altigita al la digneco de Grand-oficiro de la Honora Legio (dekreto de la 14-a de Julio 2006).

En 2008, la libro de la konversacioj Citoyen sans frontières rekompenciĝis per la premio Jean Zay.

La 10-an de Decembro 2008, 60-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj, Hessel fariĝis la unua[29] ricevanto de la premio UNESCO/Bilbao por la promocio de kulturo de la homrajtoj[30].

La 31-an de Januaro 2010, Stéphane Hessel estis honora prezidanto de la 21-a pledkonkurso de la memormuzeo (fr: mémorial) de Caen. Por la unua fojo en la historio de la konkurso, la konkursantaj advokatoj decidis nomi la novdiplomitojn per nomo de eminentulo : Stéphane Hessel.

Li estis la baptopatro de la novdiplomitaj advokatoj de la jaro 2010 de la 'centra-suda lernejo por la formado de la advokatoj (fr: EFACS aŭ "École de Formation des Avocats Centre Sud") en Montpellier.


Verkoj de Stéphane Hessel[redakti | redakti fonton]

  • Le tourbillon de la vie, la véritable histoire de Jules et Jim en collaboration avec Manfred Flügge et Ulrich Hessel, Albin Michel, 1994, EAN 978-2-226074-75-1.
  • Danse avec le siècle (autobiographie), Seuil, 1997.
  • Dix pas dans le nouveau siècle, Seuil, 2002.
  • Ô ma mémoire : la poésie, ma nécessité (88 poèmes commentés), Seuil, 2006 ; rééd. 2010.
  • Citoyen sans frontières, conversations avec Jean-Michel Helvig, Fayard, 2008.
  • Préface de Stéphane Hessel à l'ouvrage de Robin Walter KZ Dora, volume 1, éditions Des ronds dans l'O[31], 2010 ; évoque la résistance déportée à Buchenwald et à Dora.
  • Indignez-vous ! (Indignu!), Indigène éditions, collection « Ceux qui marchent contre le vent », Montpellier, octobre 2010[32] (ISBN 978-2-911939-76-1)
  • Engagez-vous !

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. S. Hessel, Résistance d’hier – Résistance d’aujourd’hui, Lyon, Chaire lyonnaise des Droits de l'Homme, 25 mars 2008, Conférence à la chaire des Droits de l'Homme en 2008
  2. X. Rockenstrocly & alii, "Réception de Jules et Jim" in Actes des Rencontres internationales Jules et Jim, p. 16, Association Jules & Jim, Couzon au Mont d’Or, 2003, Actes de Beauvallon
  3. http://www.denistouret.net/textes/Hessel.html
  4. N. Delcamp & S. Arié, Des témoignages de Paix : entretiens avec les membres de l’Alliance d’Artisans de Paix n° 2, Institut de Ressources pour la Paix, Paris XIème, 9 juillet 2008, Entretien avec M. Stéphane Hessel.
  5. l'Humanité
  6. En intervjuo ĉe radio "SuissInfo", la 5-an de Januaro 2009 : ContreInfo :: Stéphane Hessel : « un véritable crime contre l’humanité » en gaza sektoro kaj aŭda versio ĉe www.swissinfo.ch
  7. Lanĉo de la Tribunal Russell pri Palestino
  8. Comité de soutien à Salah Hamouri, 19 novembre 2009, [1][2]
  9. http://www.lefigaro.fr/international/2009/07/29/01003-20090729ARTFIG00423-israel-refuse-la-liberation-d-un-detenu-francais-.php
  10. Stéphane Hessel sur France Culture
  11. artikolo de Stéphane Hessel en la gazeto "Huffington Post"
  12. http://www.sosantisemitisme.org/communique.asp?ID=347
  13. « Pierre-André Taguieff : neakcepteblaj insultoj sen punrisko kontraŭ Stéphane Hessel », blogo de Nouvel Observateur, 26-an de Oktobro 2010.
  14. « Kiam Pierre-André Taguieff (kaj aliaj) sin nedetenas... ad hominem », Mediapart, 26 octobre 2010.
  15. « Lu, vu, entendu », Politis, 28-an de Oktobro 2010.
  16. « Pierre-André Taguieff : “La klimakso de abomeneco estis atingita de MRAP” », retpaĝo de la reprezenta konsilio de la judaj institucioj en Francio (fr: CRIF aŭ "Conseil représentatif des institutions juives de France"), 29-an de Oktobro 2010.
  17. Pri Stéphane Hessel : respondo de Taguieff à Rue89 sur Rue89.
  18. « Hodiaŭ, mia ĉefa indigno koncernas Palestinon, la gazan Sektoron, Cisjordanio. »
  19. Colloque à l'Ecole Normale Supérieure, Communiqué de Richard Pasquier, président du Crif, 13 janv. 2011
  20. « CRIF postulas la cenzuron de Stéphane Hessel kaj la atencon al la parolliberecon ĉe ENS », Mediapart, 14-an de Januaro 2011.
  21. 21,0 21,1 « ENS nuligas debaton kun Stéphane Hessel pri la Proksim-Oriento », LeMonde.fr, 18-an de Januaro 2011.
  22. http://www.rue89.com/passage-benbassa/2011/01/15/israel-palestine-le-crif-bafoue-la-liberte-dexpression-et-sen-vante-1857 « Israelo-Palestino : Crif mokas la parolliberecon kaj fanfaronas pri tio »] de Esther Benbassa, Rue89, 15-an de Januaro 2011.
  23. Kial mi nuligis kunvenon palestinfavoran, artikolo de Monique Canto-Sperber, Le Monde, 27-an de Januaro 2011.
  24. Depeŝo de gazetaragentejo AFP republikigita de la gazetaro : [3]
  25. Source: Historique - Aftam
  26. Préface du Guide du coopérant français en Algérie 1973, eldono de la 10-a datreveno, kiu omaĝas al li
  27. Vidi la retpaĝon de Bibliotekoj sen landlimoj Ili subtenas Bibliotekojn sen Landlimoj
  28. Stéphane Hessel, albertivillarien de cœur.
  29. Section des services de l’information sur Internet, Bulletin quotidien de l’ONU N°PPQ/5682, p. 3, Département de l’information de l’ONU, New York, 16 novembre 2010, Bulletin de l’ONU
  30. Eraro vokante la ŝablonon Ŝablono:citaĵo el la reto: Parametroj url kaj titolo devas esti precizigitaj.
  31. Site de l'éditeur
  32. http://www.courrier-picard.fr/courrier/Loisirs/Livres/Indignez-vous-de-Stephane-Hessel-atteint-un-tirage-record-de-950.000-exemplaires

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Eldonoj pri Stéphane Hessel[redakti | redakti fonton]

  • « Stéphane Hessel, engagé et militant », en magazino À Paris, Junio 2006. perrete legebla.
  • Bruce Marshall, Le Lapin blanc, Gallimard, 1953. Biografio de Forest Yeo-Thomas, kiu priskribas la periodon de la deportado al Buchenwald.
  • Akto pri lia libro Citoyen sans frontières pri "Monde(s) du XXIe siècle" Citoyen sans frontières

Dokumentofilmoj[redakti | redakti fonton]

  • Mechtild Lehning, Stéphane Hessel, série Mein Leben, Radio Bremen Film, Brème, 2008, 43 mn., unua elsendo en Francio sur "Arte" la 13-an de Junio 2010 je 15:35.

Stéphane Hessel estas unu el la personoj elektitaj por atesti pri sia engaĝiĝo en la Resistado, en:

  • Timothy Miller, Libres Français de Londres, juin 1940-juin 1944, Cinétévé, ECPAD, 2010 ; tiu dokumentofilmo estis elsendita sur "France 2" la 8-an de Junio 2010.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]