Eldonejo Stúdium

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stúdium Kiadó)

Stúdium Kiadó [ŝtudium kiado:] (Eldonejo Stúdium) estas hungarlingva eldonejo en Rumanujo fondita en 1991 en Kluĵo.

Profilo[redakti | redakti fonton]

La eldonejo aperigas unuavice fakliteraturon pri pedagogio, diskonigas la kulturan heredaĵon de Transsilvanujo. Ĝi eldonas ankaŭ fabelojn kaj sciencpopularigajn librojn por infanoj. Laŭ la tradicia transsilvanuja akceptemo al aliaj kulturoj ĝi aperigas librojn ankaŭ en rumana kaj germana lingvoj. Ekde 1993 ĝia respondeca eldonisto estis Elek Tőkés (Huedin, n. 1955- m. Sfântu Gheorghe, 2009).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]