Stüsslingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stüsslingen
Blazono de Stüsslingen
Stüsslingen
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Gösgen
Geografia situo CH1903: 640180 / 249427 (mapo)47.3944444444447.9708333333333Koordinatoj: 47° 24′ N, 7° 58′ O; CH1903: 640180 / 249427 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1004
Areo 6,15 km²
Alteco 465 m super marnivelo
Poŝtkodo 4655
Komunumkodo 2499
Mapo de Stüsslingen
vdr

Stüsslingen estas komunumo en la distrikto Gösgen en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 004 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Stüsslingen situas ĉe la suda deklivo de la Soloturna Ĵuraso. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo mem la setlejoj Heidental, Gugenfeld, Ängi, Schleipfi, Gugenhof kaj diversaj izolitaj bienoj. Tra la komunumo fluas la rivereto Stüsslingerbach, kiu pasas sub la turo de la katolika preĝejo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Stüsslingen limas en nordo al Rohr, en oriento al Erlinsbach, en sudo al Niedergösgen, kaj en okcidento al Lohnstorf.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Stüsslingen situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Tra la komunumo pasas konketa vojo de Erlinsbach al Lohnstorf kaj komenciĝas en Stüsslingen mallarĝa pasejvojo tra Rohr al Oltingen en Kantono Bazelo Kampara. Flanka vojo ankaŭ konektas la komunumon kun Niedergösgen. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio de Olten tra Erlinsbach al Niedergösgen kaj per alia linio de Rohr al Dulliken.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Stüsslingen datiĝas el la jaro 1226 kiel Stuzelingen. La altan jurisdikcion pri Stüsslingen posedis en mezepoko la Habsburgoj, respektive por ili la Grafoj de Nidau kaj la Senjoroj de Gösgen. En la jaro 1458 Stüsslingen estis aĉetita de Soloturno. La preĝejo Sankta Petro kaj Paŭlo, kiu estis menciita en la jaro 1323 estis nove konstruita en la jaro 1631-1635. En la jaro 1949 ĝi tamen estis kiel preĝejo forlasita kaj anstataŭigita per la nova preĝejo konstruita en la jaro 1948. La malnova preĝejo, kiu staras apud la preĝejo ekster la vilaĝo, estas uzata nuntempe kiel funebra kapelo.[1]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]