St. Johann im Pongau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
St. Johann im Pongau
panoramo
panoramo
panoramo
komunumo de Aŭstrio • loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 5600 • 5602
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 235  (2020) [+]
Loĝdenso 144 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 21′ N, 13° 12′ O (mapo)47.3513.2Koordinatoj: 47° 21′ N, 13° 12′ O (mapo) [+]
Alto 565 m [+]
Areo 78,14 km² (7 814 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
St. Johann im Pongau (Aŭstrio)
St. Johann im Pongau (Aŭstrio)
DEC
St. Johann im Pongau
St. Johann im Pongau
Situo de St. Johann im Pongau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo St. Johann im Pongau [+]
vdr

St. Johann im Pongau [zankt JO:han im PO:Ngaŭ] estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Salcburgio kaj estas la administra centro de la samnoma distrikto St. Johann im Pongau (germane Bezirk St. Johann im Pongau aŭ simple Pongau). Komence de la jaro 2020 en la komunumo vivis 11 235 loĝantoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Spuroj atestas prasetlejon dum bronza epoko, ekz. la gangaro kaj lignaj enminejaj konstruoj por kupra eksplutao (Arthurstollen). Iam kelkaj historiistoj[1] supozis ke romia ŝoseo inter Virunum (Maria Saal/Zollfeld) kaj Iuvavum (Salcburgo) disde Altenmarkt kondukis tra la altebenaĵo Wagrainer Höhe - kaj ke je St. Johann troviĝis la stacio Vocario. Tio evidentiĝis nekorekta (ĉar Vocario estas la nuna Pfarrwerfen/Werfen); tamen certas ke almenaŭ flankaj stratoj sendube kondukis tra St. Johann. . La unua endokumenta mencio de setlejo estis en arkiepiskopaj notoj de 924. La unua mencio de la nomo Johano ĉi-kuntekste (ad sanctum Johannem villa) estis en 1074. Pestepidemio de 1348 kaj 1350 mortigis ĉ. 350 homojn. Dum la kamparanaj ribeloj 1525/26 la urbanoj favoris la Reformacion. Poste ekfloras la urbo kaj en 1672 estiĝis landa tribunalo surloke.[2] En la kuro de la forpelo de protestantoj fare de la landa suvereno Leopold Anton von Firmian (kiu kulminis en 1731), pli ol 70 elcentoj de la enloĝantaro forlasis la patrujon. Alia bremso evolua estis la incendio de 1855. Male, la instalo de la fervojlinio Giselabahn inter Salcburgo kaj Tirolo favoris la ekonomian floron.

Rajto pri propra blazono venis en 1929; en 1936 oni starigis la Krobatin-kazernon. Inter 1939 kaj la 23-a de decembro 1945 la komunumo nomiĝis Markt Pongau. Nacisocialisma civitanestro estis Hans Kappacher, kiu samfunkcie revenis en la 1950-aj jaroj kaj nomumiĝis eĉ honora civitano. En 1940 la katolika ordenfilio de la Lernejaj fratinoj estis neniigita (kiu jam ekde la 1720-aj jaroj estis troviĝinta en St. Johann).[3] De 1941 estis en St. Johann la ĉefa internigejo por militkaptitoj, Stalag XVIII C (317), kun 1000 gardantoj por 30 miloj da kaptitoj. Ĉirkaŭ kvar miloj da sovetianoj mortis pro malsato, malvarmo kaj malsano.

Dum la lastajn jardekojn la turismo evoluis bone kaj la urbo iĝis parto de la skisportejaro Salzburger Sportwelt kaj Ski Amadé. Promociiĝo je urbo estis en junio 2000.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ekz. August Prinzinger, kp: "Befund über die Begehung des Radstädter Tauern, Pongauer Seite, zur Erhebung des Zuges der Römerstraße und ihrer Denkzeichen." Ĉe: Mitteilungen der Gesellschaft für Salzburger Landeskunde. 21/1881, p. 80–89
  2. Historisches Ortslexikon (aŭgusto 2016)
  3. Franz Ortner: "Der Kampf gegen die weiblichen Orden (1938–1945), dargestellt am Beispiel der Halleiner Schulschwestern." Ĉe: Staat und Kirche in der Ostmark. Frankfurt am Main 1998, p. 237–280