St Benet's Hall

El Vikipedio, la libera enciklopedio

St Benet's Hall ("La Halo de Sankta Benedikto") estas edukejo kiu apartenas al la Universitato de Oksfordo.

Ĝi fondiĝis en 1897 por ebligi romkatolikajn monaĥojn (aparte benediktanojn) studi en Oksfordo. La estro de St Benet's Hall estas ankoraŭ benediktano, tamen nun ĝi akceptas laikojn, inkluzive ne-romkatolikojn, kondiĉe ke ili subtenas la valorojn de la monaĥa vivo. Hodiaŭ ĝi estas la sola edukejo en la universitato kiu ne akceptas virinojn.