St Hilda's College

El Vikipedio, la libera enciklopedio

St Hilda's College estas kolegio de la Universitato de Oksfordo.

En 1893 Dorothea Beale, lernejestrino de la privata knabina lernejo Cheltenham Ladies' College, fondis St Hilda's College por ebligi al pli da virinoj studi en Oksfordo. Ĝis 2006 la instituto akceptis nur virinojn. Tiun jaron (plurajn jarojn post la aliaj Oksfordaj virinaj superaj lernejoj), estis decidata akcepti ankaŭ virojn, kaj kiel studentoj kaj kiel stabanoj. La unuaj viraj studentoj eniris en 2008.

La kolegio nomiĝas laŭ la angla sanktulino Hilda de Whitby, kiu ludis gravan rolon en la anglosaksa eklezio dum la 7-a jarcento.