St John's College (Oksfordo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
St John's College
kolegio de Universitato de Oksfordo • konstruaĵa komplekso
Informoj
fondodato 1555
fondinto(j) Thomas White vd
Situo
Geografia situo 51° 45′ 22″ N, 1° 15′ 31″ U (mapo)51.75612-1.258605Koordinatoj: 51° 45′ 22″ N, 1° 15′ 31″ U (mapo)
lando Britio
urbo Oksfordo
poŝtkodo OX1 3JP
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
St John's College (Oksfordo) (Britio)
St John's College (Oksfordo) (Britio)
DEC
St John's College (Oksfordo)
St John's College (Oksfordo)
Map
St John's College
vdr
pordego de la kolegia korto Canterbury

St John's College - Kolegio Sankta Johano, angla prononco [sejnt ĜONZ KOleĝ] - estas kolegio de la Universitato de Oksfordo. Laŭdire la kolegio estas la plej riĉa el la Oksfordaj kolegioj.

Lo kolegio estis fondata en 1555 de Kavaliro Thomas White, riĉa komercisto kies koro entombiĝis en la kolegia kapelo. Tiu deziris krei fonton de romkatolikaj ekleziuloj por subteni la klopodojn de Reĝino Maria la 1-a restaŭri la romkatolokismon en Anglio. Li akiris konstruaĵojn posedintajn de la antaŭa cistercia Kolegio de Sankta Bernardo. Li ankaŭ fondis gravan privatan lernejon, Merchant Taylor's School, kun kiu ĝis la malfrua dudeka jarcento la kolegio havis fortajn ligojn.

Dum la regno de Elizabeto la 1-a (Anglio) estis prelegoj en retoriko, dialektiko kaj la antikva greka lingvo, sed (pro politikaj kialoj) ne en teologio. Tamen dum pluraj jarcentoj, multaj el la studentoj iĝis anglikanaj pastroj.

Inter la personoj kiuj studis aŭ instruis en la kolegio estas Ĉefepiskopo William Laud kaj la patro kaj fratoj de la romanisto Jane Austen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

la fasado de la kolegia ĉefenirejo