Stańczyk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Stańczyk dum balo ĉe reĝino Bona kontraŭ la perdo de Smoleńsk, la pentraĵo de Jan Matejko, 1862

Stańczyk (probable diminutiva formo de vera nomo de Stanislavo Gąska; Staĉjo) - vivis ĉ. 1480-1560, estis bufono de polaj reĝoj - Aleksandro Jagjellido, Sigismondo la Maljuna kaj Sigismondo la Aŭgusta. Liaj vera nomo kaj precizaj datoj de naskiĝo kaj morto ne estas konataj.

Stańczyk estis fama pro sia senhonta humoro pri politikaj eventoj. Li kritikis agadon de reĝoj, ia. la Prusan Omaĝon (1525). Pro tio oni opiniis lin kiel granda patrioto kaj saĝulo bone konanta politikajn aferojn.

Simbolo[redakti | redakti fonton]

Stańczyk ofte estis uzata de verkistoj kiel la simbolo de zorgo pri Patrujo. Pri li skribis Julian Ursyn Niemcewicz, Józef Ignacy Kraszewski kaj Stanisław Wyspiański en la dramo Wesele.

En 1862 juna Jan Matejko akiris famon kaj aprobon pro sia pentraĵo Stańczyk dum balo ĉe reĝino Bona kontraŭ la perdo de Smoleńsk. La vizaĝo de sidanta bufono estas memportreto de la aŭtoro. Poste Matejko ĉiufoje pentris Stańczyk kun sia vizaĝo. La pentraĵo estis forforportita en 1944 al Sovetunio kaj en 1956 reakirita de Pollando.