Stabiligilo (ŝipo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
tipa ligna, movebla velboata stabiligilo

En la metio pri konstruo de velŝipoj kaj sekve ankaŭ en velado stabiligilo – en la angla nomata centreboard, do "centra breto", en la germana kaj pluraj aliaj lingvoj, ekzemple la bulgara, litova kaj rusa Schwert, do "glavo" – estas breto el ŝtalo, lignovitrofibro-fortigita plasto sub la ŝipa trunko, instalita paralele al la veturdirekto. La breto povas esti fikse instalita ĉe la ŝipa subo, aŭ metita en ŝipocentran mallarĝan keston, tial ke ŝipano povas levi aŭ mallevi ĝin. Celo de la stabiligilo, kiel la vorto indikas, estas stabiligi la ŝipan direkton: se velŝipo veturas per vento, kiu venas ekzemple dedekstre kaj kies energion la velo(j) transformas al rapido antaŭen, sen stabiligilo la boato (ju pli malgranda la subakva aŭ karena surfaco, despli forte) aldone al la vela moviĝo antaŭen ankaŭ rekte de la vento ŝoviĝus flanken, do en tiu-ĉi ekzemplo maldekstren – tian flankenpuŝiĝon malhelpu la stabiligilo. Ankaŭ velaj katamaranoj, do boatoj kun du trunkoj, povas havi stabiligilon.

flanka stabiligilo de la historia kargoŝipo "Hermann"

Krom la ĉefa tipo, la ŝipocentra stabiligilo, ekzistas flankaj stabiligilo sub la ŝipa trunko kaj - kiel ekzemple montras la bildo de historia kargoŝipo maldekstre - ankaŭ flanke de ĝi.

Kontraste al ŝipdirekta stabiligilo, kilo estas nepre fiksa, pli larĝa kaj multe pli peza plej suba, peza trabego de ŝipa trunko aŭ aldonaĵo sub ĝi, kiu havas la funkcion malplialtigi la gravitocentron de la ŝipo, por ke ĝi estu pli stabila en la akvo - kilo do malpliigas la ŝanceliĝon de la ŝipo kaj rezulte malhelpas sinkadon, sed ĝi aliflanke igas la ŝipon pli peza kaj malpli rapida. Ekzistas kombinoj el la du funkcioj, nomeblaj "moveblaj kiloj" aŭ "stabiligilo-kiloj", kiuj kaj atentas pri aparta pezo kaj pri stabiligo de la vojdirekto, kaj estas moveblaj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]