Stabio (komunumaro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Komunumaro Stabio
Blazono de la komunumaro Stabio
Alpa panoramo apud Stabio
Mapo de la komunumaro Stabio
subdistrict of the canton of Ticino
Kantono Tiĉino
Distrikto Mendrisio
Ĉefloko Stabio
Koordinatoj  45° 51′ N 8° 56′ O / 45.850 °N, 8.933 °O / 45.850; 8.933 (mapo)Koordinatoj: 45° 51′ N 8° 56′ O / 45.850 °N, 8.933 °O / 45.850; 8.933 (mapo)
Nombro de loĝantoj 6760 (2011-12-31)
Areo 11,4 km²
Loĝantardenseco 592,9 loĝantoj/km²


La komunuaro Stabio estas administra unuo de Kantono Tiĉino kaj parto de la distrikto Mendrisio. Ĝi havis 6760 loĝantojn la 31-an de decembro 2011. Ĝia ĉefloko estas Stabio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Stabio situas en sudokcidento de la Distrikto Mendrisio. la teritoririo de la komunumaro estas fare de Mendrisio tranĉita al du partoj. Post la atribuo de Ligornetto al Mendrisio je la 14-a de aprilo 2013 la teritoririo de la komunumaro malkreskis de 3 al 2 komunumoj kaj de 13,4 al 11,4 km².

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Stabio pasas la kantona ĉefvojo n-ro 394 de Mendrisio, kiu ĉe la landlimo transiras al la itala vojo SS342 al Varese, dum tra Novazzano kondukas la kantona ĉefvojo n-ro 395 al Chiasso. En Novazzano siutas la alveturejo Chiasso al la svisa aŭtovojo A2. Tra Stabio pasis la trajnlinio de Mendrisio al Malnate, kiu tamen en 1928 estis fermita por la pasaĝera transporto. Dum la linio sur la itala flanko estis malkonstruita la parto de Stabio al Mendrisio estis pluuzata por industria vartransporto. Nuntempe estas en konstruo nova trajnlinio de Varese al Stabio por konekti Tiĉinon kun la nova flughaveno Malpensa.

Komunumoj de la komunumaro Stabio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro Stabio konsistas (stato en 2013) el 2 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Stabio estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2009-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Novazzano Novazzano 2389 5.2 5260
Stabio Stabio 4371 6.2 5266
Totale 2 6760 11,4 --

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumaro estis kreita kun la kreo de la Distrikto Mendrisio surbaze de la mediacia akto el la malnova Paroĥaro Stabio. Kun efiko de la 14-a de aprilo 2014 la ĝi tiam aŭtonoma komunumo Ligornetto estis integrita al Mendrisio kaj tiel fariĝis parto de la Komunumaro Mendrisio, dum la Komunumaro Stabio malkreskis je ĝia teritorio kaj loĝantaro.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]