Stacidomo Waterloo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Waterloo
Originala nomo London Waterloo
Fasado de ĉefstacio Waterloo
Fasado de ĉefstacio Waterloo
ĉefstacio • kapostacio
Situo
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Loko Londono
Geografia situo 51° 30′ 9″ N, 0° 6′ 47″ U (mapo)51.5025-0.113056Koordinatoj: 51° 30′ 9″ N, 0° 6′ 47″ U (mapo)
Waterloo (Granda Londono)
Waterloo (Granda Londono)
DEC
Waterloo
Waterloo
Waterloo
Situo de Waterloo
Map
Waterloo
Ecoj
Trakoj 19
Kajoj 24
Historio
Malfermo 1848
Administrado kaj utiligado
Trafikanto Network Rail
Kodo UIC 70559807
vdr

Stacio Waterloo estas unu el la gravegaj stacioj de Londono, ĉar tie kruciĝas gravaj trajn- kaj metro-linioj. Ĝi situas en la sudo de la urbokerno, ĵus sude de rivero Tamizo. La nomon ĝi ricevis laŭ la batalo de Waterloo.

Fakte Waterloo-stacio estas staciaro:

  • trajnstacio - Waterloo central station
  • stacio de rapidtrajnoj "Eurostar" - Waterloo International
  • trajnstacio Waterloo East
  • metrostacio de griza, nigra kaj bruna linioj - Waterloo

En 2005 62,388 milionoj da pasaĝeroj uzis la stacion de en-Britiaj trajnoj, kaj 68,427 milionoj da pasaĝeroj la metro-stacion.

Situo: 51° 30′ 9″ N 0° 6′ 47″ U / 51.50250 °N, 0.11306 °U / 51.50250; -0.11306 (mapo)

Ĉefstacio Waterloo ("Waterloo central station")[redakti | redakti fonton]

Tiu kapostacio estis inaŭgurita la 11-an de julio 1848 de "London and South Western Railway" (L&SWR) por trajnoj al la sudokcidento de Britio. Ĝi estas prikantata de rokbando The Kinks : "Waterloo Sunset", 1967.

Internacia stacio de Eurostar ("Waterloo International")[redakti | redakti fonton]

Stacidomo Waterloo International

Inter 1994 kaj 2007 trafikis la trajnoj al Belgio kaj Francio tra la Manika Tunelo. En decembro 2007 la internacia servo translokiĝis al stacidomo St Pancras por uzi novan rapidan linion por internaciaj trajnoj. La internacia stacidomo ĉe Waterloo nun estas neuzita, kvankam estas planoj uzi ĝin por lokaj trajnoj.

Waterloo East[redakti | redakti fonton]

Waterloo East estas memstara najbara stacio por trajnoj al la sudoriento de Britio kaj al Kent.

Metro-stacio[redakti | redakti fonton]

Metro-liniaro de Londono

Ĉi tie trafikas metrooj de linioj "Bakerloo Line", "Jubilee Line", "Northern Line" kaj "Waterloo & City Line".

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]