Stacio Singlong

El Vikipedio, la libera enciklopedio

40° 23′ 39″ N 117° 34′ 30″ O / 40.39417 °N, 117.57500 °O / 40.39417; 117.57500 (mapo)

Konstruaĵoj de la observatorio

Stacio Singlong (ĉine : 兴隆观测基地; Pinyin : Xīng​lóng​ guān​cè​ jī​dì​) estas astronomia observatorio situanta ĉe altitudo de 960 m, sude de la ĉefa pinto de la Yanshan Montaro en provinco Hebejo, Ĉinio, ĉirkaŭ 110 km nord-oriente de Pekino.

Ĝi dependas de la NAOĈ (Nacia Astronomia Observatorio de Ĉinio) ; ĝia IAU kodo estas 327.

Ĝi havas sep teleskopojn ; el kiuj unu fotoelektra astrolabo Mark III, unu Schmidt-teleskopo de 60/90 cm, unu infraruĝa teleskopo de 1,26 m, kaj la recenta mult-objeta spektroskopa teleskopo kun optikaj fibroj LAMOST (Larĝa Ĉiela Area Mult-Objekta Spektroskopa Teleskopo) de 4m.

Ĝi profitas, averaĝe, de po 210 noktoj klaraj ĉiujare kaj estas turisma loko. Pluraj asteroidoj kaj kometoj estis elde tie malkovritaj.

Eksteraj ligiloj