Wichtrach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Stadelfeld)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Wichtrach (stacidomo).
Wichtrach
Blazono de Wichtrach
Blazono de Wichtrach
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
Valo de Aro en la regiono de Wichtrach
Valo de Aro en la regiono de Wichtrach
Valo de Aro en la regiono de Wichtrach
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 50′ 35″ N 7° 34′ 35″ O / 46.84306 °N, 7.57639 °O / 46.84306; 7.57639 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 35″ N 7° 34′ 35″ O / 46.84306 °N, 7.57639 °O / 46.84306; 7.57639 (mapo)
Nombro de loĝantoj 4019
Areo 11,59 km²
Alteco 538 m super marnivelo
Poŝtkodo 3114
Komunumkodo 0632
Mapo de Wichtrach
Mapo de Wichtrach
Mapo de Wichtrach
vdr


Wichtrach (prononcu viĥtraĥ) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 4019 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Wichtrach situas en la Svisa Mezlando 11 kilometrojn nordokcidente de Thun kaj 20 kilometrojn sude de la federacia urbo Berno en la Aro-Valo ĉe la orienta bordo de la rivero Aro. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Oberwichtrach (sur alteco de 546 m s.m.) kaj Niederwichtrach (sur alteco de 549 m s.m.) kaj la kvartaloj Stadelfeld (sur alteco de 530 m s.m. ĉirkaŭ la stacidomo en okcidento de la komunumo) kaj Stockeren (sude de Stadelfel), kaj la setlejoj Obere Au (sur alteco de 532 m s.m. tute en la sudo de la komunumo), Dreiacher (sur alteco de 536 m s.m. en sudoriento de la komunumo laŭlonge de la kantona ĉefvojo), Breitebach (sur alteco de 560 m s.m. oriente de Oberwichtrach), Niderwil (sur alteco de 604 m s.m. tute en oriento), Dürrmüli (sur alteco de 568 m s.m. oriente de Niederwichtrach) kaj Zyli (sur alteco de 600 m s.m. nordoriente die Niederwichtrach). Krome al la komunumo apartenas diversaj biengrupoj kaj izolitaj domoj. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 11,59 km², de kiuj 22,3% estas kovritaj de arbaro, 63,4% servas por agrikulturo kaj 13,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Wichtrach limas en nordo al Münsingen, en nordnordoriento al Tägertschi, en nordoriento al Häutligen, en oriento al Oberdiessbach, en sudoriento al Herbligen, en sudsudoriento al Oppligen, en sudo al Kiesen, en sudsudokcidento al Jaberg, en sudokcidento al Kirchdorf, kaj en okcidento al Gerzensee.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Wichtrach pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 6 de Berno al Thun. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6, kiu pasas tra la komunuma teritorio laŭlonge de ĝia okcidenta limo, situas 3 kilometrojn sude de Wichtrach en Kiesen. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per la trajnlinio de Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno al Thun.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Wichtrach datiĝas el la jaro 1180 kiel Wichtracho. La hodiaŭa komunumo estis fondita la 1-an de januaro 2004 per la kunigo de la ĝi tiam aŭtonomaj komunumo Oberwichtrach kaj Niederwichtrach. En Niederwichtrach en gruminejo estis malkovritaj tomboj el la malfrua La-Tène-epoko. En la malfrua mezepoko ĝis la Helveta Revolucio Niederwichtrach apartenis al la Senjorujo Münsingen.[3] En Oberwichtrach dum mezepoko la Monaĥejo Fraubrunnen estis bienposedanto. En la jaro 1266 la Monaĥejo Einsiedeln estis menciita kiel senjoro kaj eklezimastro de Oberwichtrach. La feŭdo apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj ek de 1406 al la berna kampartribunalo Konolfingen. Dum lan tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Oberwichtrach apartenis al la distrikto Steffisburg. En la jaro 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Konolfingen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]