Stadiono Deportivo Cali

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stadiono "Deportivo Cali"
Estadio Deportivo Cali
Estadio Deportivo Cali
futbala stadiono
Situo
Loko Palmira, Valo de Kaŭko
 Kolombio
Geografia situo 3° 31′ 17″ N, 76° 25′ 1″ U (mapo)3.5214444444444-76.417027777778Koordinatoj: 3° 31′ 17″ N, 76° 25′ 1″ U (mapo)
Stadiono "Deportivo Cali" (Kolombio)
Stadiono "Deportivo Cali" (Kolombio)
DEC
Stadiono "Deportivo Cali"
Stadiono "Deportivo Cali"
Stadiono "Deportivo Cali"
Map
Stadiono "Deportivo Cali"
Datumoj
Malfermita 21-a de februaro 2010
Posedanto Deportivo Cali
Operacianto Deportivo Cali
Surfaco Herbotapiŝo
Kosto $USD 75 milonoj
Arkitekto Alfredo Gregor
Kapacito 42.000 [1]
Dimensioj 110 x 75 m
Luantoj
Deportivo Cali
Retejo http://deportivocali.co/ Oficiala retejo
vdr

La stadiono "Deportivo Cali", ankaŭ konata kiel stadiono de Palmaseca, Coloso de Roso (Koloso el Roso) aŭ Monumental de Palmaseca, estas futbala stadiono, kaj estas kie la futbala teamo "Deportivo Cali" ludas ĝiajn hejmajn matĉojn, la stadiono estas lokata ĉe la kampara zono ĉirkaŭ la urbo de Palmira, je la 8-a km de la interdepertementa vojo Cali-Palmira.

Post kiam la stadiono "Deportivo Cali" renoviĝis, la kapacito reduktiĝis al 42.000 spektantoj.[1]

Konstruisto[redakti | redakti fonton]

La konstruisto de la stadionaj skizoj estas la sama persono kiu antaŭe faris la skizojn de la stadiono "Isidro Romero Carbo", kie ludas la futbalteamon "Barcelona Sporting Club", la ekvadorano "Alfredo Gregor",[2] li ankaŭ faris la stadionon "Casa Blanca"-n (Blankan Domon), kie ludas "Liga de Quito"-n en Ekvadoro kaj la stadiono "Monumental", kie ludas "Universitario de Deportes"-n en Peruo.

Antaŭ-inaŭguro[redakti | redakti fonton]

"Deportivo Cali" unuafoje uzis ĝian stadionon merkrede 29-a de oktobro 2008, kiam ili atingis venkon kontraŭ la tiamtempa ĉampiono de la Copa Libertadores de America, "Liga Deportiva Universitaria de Quito", la rezulto de la matĉo estis 1-o favore de "Deportivo Cali". La futbalisto "Harol Herrera" faris la golon.[3]

Aliaj matĉoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tie okazis amika matĉo inter la naciaj futbalteamoj de Kolombio kaj Nigerio la 19-a de novembro 2008, tiam Kolombio atingis la venkon 1-0 kun golo de Radamel Falcao García.

Unuafoja uzo je la unua kategorio[redakti | redakti fonton]

"Deportivo Cali" unuafoje uzis sian stadionon je oficialaj turniroj la 21-a de februaro 2010 ludante kontraŭ "Deportes Quindio". Tiu matĉo finiĝis 2-0 favore de "Deportivo Cali", tiel "Deportivo Cali" atingis sian unuan venkon ĉe ĝia nova stadiono. La unua golo en la stadiono estis farita de Jhon Charria, do li iĝis la unua oficiala gol-faristo kiu golis en "Koloso el Palmaseca".

Titolo de "Copa Colombia"[redakti | redakti fonton]

"Deportivo Cali" ludis kiel hejma teamo siajn matĉojn por la "Kolombia pokalo" de 2010 ĉe ĝia stadiono, "Deportivo Cali" pridisputis la finalon kontraŭ Itagüí Ditaires la 27-a de oktobro en "Itagüí" kaj la 3-a de novembro en Kalio. La fina matĉo estis en la stadiono de "Deportivo Cali", kie la hejma teamo atingis venkon 2-0 (totale 3-0, ĉar "Deportivo Cali" venkis kiel ekstera teamo 0-1). Tiu estis la unua titolo kiu "Deportivo Cali" atingis ĉe ĝia propra stadiono.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Estadio Deportivo Cali en la hispana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]