Stadiono Giants

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aera panoramo de la stadiono Giants.

La stadiono Giants (angle Giants Stadium) estis plursporta stadiono lokita en East Rutherford (Nov-Ĵerzejo), pli precize en la areo Meadowlands Sports Complex, kie situas multaj sportejoj. Ĝi ĉefe servis kiel la hejmstadiono de la futbalteamoj New York Giants kaj New York Jets. La stadiono entenis maksimume 80 mil seĝojn.

Ĝi malaktiĝis en 2010 kaj estis detruita ekde februaro 2010.